Regno de Lombardoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Lombardoj je la morto de Alboino (572).

Regno de Lombardoj (latine Regnum Langobardorum; itale Regno dei Longobardi; lombarde Regn dei Lombards) konata ankaŭ kiel Lombarda Regno; poste Regno de (tuta) Italio (latine Regnum totius Italiae), estis frumezepoka ŝtato establita de la Lombardoj, nome Ĝermana popolo, sur la Itala Duoninsulo en la lasta parto de la 6-a jarcento. La reĝo estis tradicie elektita de tre alt-rangaj aristokratoj, nome dukoj, ĉar klopodoj por establi heredan dinastion malsukcesis. La regno estis subdividitaj en varia nombro de duklandoj, regitaj de duon-aŭtonomaj dukoj, kiuj estis siavice subdividitaj en "gastaldlandoj" je municipa nivelo. La ĉefurbo de la regno kaj la centro de ties politika vivo estis Pavia en tio kio estas nuntempe norditala regiono Lombardio.

La lombarda invado de Italio estis opoziciata de la Bizanca Imperio, kiu estis reteninta kontrolon de multo de la duoninsulo ĝis meze de la 8- jarcento. Dum plej el la historio de la regno, la bizanc-regata Eksarĥlando de Raveno kaj la Duklando de Romo separis la nordajn Lombardajn duklanfojn, kolektive konataj kiel Langobardia Maior, el la du grandaj sudaj duklandoj de Spoleto kaj Benevento, kiu konstituis la enton Langobardia Minor. Pro tiu divido, la sudaj duklandoj estis konsiderinde pli aŭtonomaj ol la pli malgrandaj nordaj duklandoj.

Teodolinda en fresko de Zavattari.

Laŭlonge de la tempopaso, la Lombardoj laŭgrade adoptis romiajn titolojn, nomojn, kaj tradiciojn. Kiam Paŭlo Diakono estis verkanta fine de la 8-a jarcento, la lombardaj lingvo, vestoj kaj harfrizado estis jam malaperintaj.[1] Dekomence la Lombardoj estis arianismaj kristanoj aŭ paganoj, kio metis ilin en malkonsenton kun la Romia loĝantaro same kiel kun la Bizanca Imperio kaj la Papo. Tamen, fine de la 7-a jarcento, ilia konverto al Katolikismo estis kompletigita. Tamen, ilia konflikto kun la Papo pluis kaj estis responsa pro ilia laŭgrada povoperdo profite al la Frankoj, kiuj konkeris la regnon en 774. Karolo la Granda, nome reĝo de la Frankoj, adoptis la titolon de "Reĝo de Lombardoj", kvankam li neniam sukcesis kontroli Beneventon, nome la plej suda Lombarda duklando. La Reĝlando de Lombardoj tiam estis la lasta minora ĝermana regno en Eŭropo.

Lombardaj teritorioj post la konkeroj de Astolfo (751).

Kelkaj regionoj neniam estis sub lombarda dominado, kiel Lacio, Sardinio, Sicilio, Kalabrio, Napolo kaj suda Apulio. La genetika heredo de Lombardoj estis tuj solvita en la italan loĝantaron pro ilia relative malgranda nombro kaj ilia geografia disigo por regadi kaj administri sian regnon. En Suda Italio, la Bizancanoj alportis pli da grek-anatoliajn stirpojn, kiuj jam estis la dominantaj stirpoej el la periodo de la Magna Graecia.[2]

Malgranda Regnum Italiae, heredo de Lombardoj, plue ekzistis dum jarcentoj kiel unu el la konstituantaj regnoj de la Sankta Romia Imperio, iom koresponda al la teritorio de la iama Langobardia Maior. La tiel nomita Fera Krono de Lombardio, unu el la plej antikvaj survivantaj reĝaj insignoj de la kristanujo, eble originiĝis en Lombarda Italio tiom frue kiom ĝis la 7-a jarcento kaj plue estis uzita por kroni Reĝojn de Italio ĝis Napoleon Bonaparte komence de la 19-a jarcento.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Chris Wickham (1981). Early Medieval Italy: Central Power and Local Society, 400–1000. MacMillan Press.
  • Azzara, Claudio. (2005) Le leggi dei Longobardi, storia, memoria e diritto di un popolo germanico (itale). Roma: Viella. ISBN 88-8334-099-X.
  • Azzara, Claudio. (2002) L'Italia dei barbari (itale). Bologna: Il Mulino. ISBN 88-15-08812-1.
  • Paolo Delogu. Longobardi e Bizantini in Storia d'Italia, Torino, UTET, 1980. (ISBN 88-02-03510-5).
  • Bandera, Sandrina. (2004) Declino ed eredità dai Longobardi ai Carolingi. Lettura e interpretazione dell'altare di S. Ambrogio (itale). Morimondo: Fondazione Abbatia Sancte Marie de Morimundo.
  • Bertelli, Carlo. (2000) Il futuro dei Longobardi. L'Italia e la costruzione dell'Europa di Carlo Magno (itale). ISBN 88-8118-798-1.
  • Bertolini, Ottorino. (1972) Roma e i Longobardi (itale). Roma: Istituto di studi romani. BNI 7214344.
  • Bognetti, Gian Piero. (1957) L'Editto di Rotari come espediente politico di una monarchia barbarica (itale). Milano: Giuffre.
  • Cardini, Franco. (2006) Storia medievale (itale). Firenze: Le Monnier. ISBN 88-00-20474-0.
  • Gasparri, Stefano. (1978) I duchi longobardi (itale). Roma: La Sapienza.
  • Jarnut, Jörg. (2002) Storia dei Longobardi (itale). Torino: Einaudi. ISBN 88-464-4085-4.
  • Montanelli, Indro. (1965) L'Italia dei secoli bui (itale). Milano: Rizzoli.
  • (1930) “Contributi alla storia dei rapporti fra Stato e Chiesa al tempo dei Longobardi. La politica ecclesiastica di Autari e di Agigulfo”, Rivista di storia del diritto italiano (Estratto). 
  • Neil, Christie. I Longobardi. Storia e archeologia di un popolo (itale). Genova: ECIG. ISBN 88-7545-735-2.
  • Possenti, Paolo. (2001) Le radici degli italiani. Vol. II: Romania e Longobardia (itale). Milano: Effedieffe. ISBN 88-85223-27-3.
  • Rovagnati, Sergio. (2003) I Longobardi (itale). Milano: Xenia. ISBN 88-7273-484-3.
  • Tagliaferri, Amelio. (1965) I Longobardi nella civiltà e nell'economia italiana del primo Medioevo (itale). Milano: Giuffrè. BNI 6513907.
  • Tabacco, Giovanni. (1974) Storia d'Italia. Vol. I: Dal tramonto dell'Impero fino alle prime formazioni di Stati regionali (itale). Torino: Einaudi.
  • Tabacco, Giovanni. (1999) Egemonie sociali e strutture del potere nel medioevo italiano (itale). Torino: Einaudi. ISBN 88-06-49460-0.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "The New Cambridge Medieval History: c. 500-c. 700" de Paul Fouracre kaj Rosamond McKitterick (p. 8)
  2. Maciamo Hay (Julio 2013) Genetic history of the Italians. EUPedia.com.