Reinmar la maljuna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La poeto sur la kodekso Menasse.

Reinmar la maljuna, germane: Reinmar der Alte, ankaŭ nomita Reinmar el Hagenau, (de ĉ. 1160 ĝis antaŭ 1210) estis mezaltgermana menestrelo. Liaj almenaŭ 80 kantoj pri amo estas kune kun la verkoj de Heinrich el Morungen la kulmino de alta amkantado.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Pri lia deveno aŭ vivo nur malmulto konatas. Verŝajne li originis el alzaca dinastio de oficistoj. De post 1200 li vivis ĉe la kortego de la Babenbergoj, kie li fariĝis la instruisto de Walther von der Vogelweide. Kun li li poste kvereladis (la t.n. Reinmar-Walther-malpaceto).

En la plejmulto de la manuskriptoj la poeto nomiĝas nur Reinmar, sed en la hajdelberga Manesse-kodekso aperas la kromnomo la maljuna, ŝajne por distingi lin de pli junaj kantistoj kiel Reinmar von Zweter.

La alia kromnomo el Hagenau estas de Gottfried von Strassburg, kiu laŭdis Reinmar en sia romanco Tristan kiel mortinta najtingalo de Hagenaŭ

Verka karaktero[redakti | redakti fonton]

Laŭ la tradicioj de korteza amo kaj mezepoka amkanto liaj kantoj igis la virinojn abstrakciaj netuŝeblaj idealfiguroj sen individuaj trajtoj. Oni ritualigas la purigantan suferon pri la nesukceso de fidela kaj senfina varbado fare de la fraŭloj.

Krome li verkis ankaŭ virinajn kantojn (Frauenlieder), tagkantajn pensadojn (Tageliedreflexionen), du krucokantojn (Kreuzlieder) kaj unu plendon de vidvino (Witwenklage).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Horst Brunner (eld.): Das Hausbuch des Michael de Leone (Würzburger Liederhandschrift) der Universitätsbibliothek München (2° Cod. Ms. 731). Kümmerle Verlag, Göppingen 1983, ISBN 3-87452-548-1
  • Carl von Kraus: Die Lieder Reinmars des Alten. Bd. 1 und 2, München 1919.
  • Ulrich Müller: Die Lieder Reinmars und Walthers von der Vogelweide aus der Würzburger Handschrift 2° Cod. ms. 731 der Universitätsbibliothek München. I. Faksimile. Mit einer Einführung von Gisela Kornrumpf. Wiesbaden 1972, ISBN 978-3-920153-12-4
  • Helmut Tervooren: Reinmar-Studien. Stuttgart 1991.
  • Carl von Kraus: Des Minnesangs Frühling. Untersuchungen. Leipzig 1939. Herausgegeben von Hugo Moser und Helmut Tervooren (= Minnesangs Frühling Bd. III,1).
  • Schweikle, Günther: Minnesang. Verlag J.B. Metzler, Stuttgart/Weimar 1995,ISBN 978-3-476-12244-5
  • Schweikle, Günther: Die Fehde zwischen Walther von der Vogelweide und Reinmar dem Alten. Ein Beispiel germanistischer Legendenbildung, in: ZfdA 115 (1986), S. 235-253. ISSN 1619-6627
  • Schweikle, Günther (Hg.): Reinmar. Lieder. Nach der Weingartner Liederhandschrift (B). Mittelhochdeutsch/Neuhochdeutsch, Reclam Verlag, Stuttgart 1986,ISBN 3-15-008318-4
  • Tervooren, Helmut: Reinmar-Studien. Ein Kommentar zu den „unechten“ Liedern Reinmars des Alten, S. Hirzel Verlag, Stuttgart 1991, ISBN 3-7776-0480-1
  • Stange, Manfred: Forschungskritik und Überlegungen zu einem neuen Verständnis Reinmars d. Alten, Reihe: Amsterdamer Publikationen zur Sprache und Literatur (32. Band), Rodopi, Amsterdam 1977, ISBN 90-6203-140-4
  • Hausmann, Albrecht: Reinmar der Alte als Autor: Untersuchungenzur Überlieferung und zur programmatischen Identität, Francke Verlag, Tübingen/Basel 1999, ISBN 3-7720-2031-3
  • Bauschke, Ricarda: Spiegelungen der sog. Reinmar-Walther- „Fehde“ in der Würzburger Handschrift E, in: Brunner, H. (Hg): Würzburg, der Große Löwenhof und die deutsche Literatur des Spätmittelalters, Reichert Verlag, Wiesbaden 2004, S227-250,ISBN 3-89500-318-2
  • Moser, Hugo, Tervooren, Helmut: Des Minnesangs Frühling. II Editionsprinzipien, Melodien, Handschriften, Erläuterungen. S. Hirzel-Verlag, Stuttgart 1977, ISBN 3-7776-0331-7
  • Moser, Hugo, Tervooren, Helmut: Des Minnesangs Frühling. I Texte. S. Hirzel-Verlag, Stuttgart 1988, ISBN 3-7776-0448-8
  • Schmaltz, Wiebke: Beiträge zur poetischen Technik Reinmars des Alten. Diss. Köln, 1975. 258 Seiten.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]