Reino Oittinen
| Reino Oittinen | |
|---|---|
Reino Oittinen en 1948 | |
| Persona informo | |
| Naskonomo | Reino Henrik Oittinen |
| Naskiĝo | 26-an de julio 1912 en Helsinko |
| Morto | 1-an de marto 1978 (65-jaraĝa) en Helsinko |
| Lingvoj | finna • angla |
| Ŝtataneco | Finnlando (1917–) Grandprinclando Finnlando (–1917) |
| Alma mater | klasika mezlernejo de Tampereo |
| Parencoj | Ida Vihuri (en) Kaisa Hiilelä (mul) |
| Okupo | |
| Okupo | politikisto ŝtata funkciulo |

Reino OITTINEN estis finna politikisto, bibliotekisto kaj ĵurnalisto, kiu naskiĝis la 26-an de julio 1912 en Helsinko kaj mortis 65-jaraĝa la 1-an de marto 1978 en la sama urbo. Li estas memorata speciale pri tio, ke plejparte li planis modernan naŭjaran bazlernejan sistemon, kiuj anstataŭigis la antaŭajn lernejojn kansakoulu, kansalaiskoulu kaj keskikoulu. Lia partio estis Finnlanda Socialdemokratia Partio. Li estis ministro pri instruado de Finnlando kvin fojojn. Reino Oittinen estis la ĉefo de la urba libraro de Tampere dum la 1930-aj jaroj. Poste li redaktis la gazeton Työn voima ("La povo de laboro") en Jyväskylä.
Lian politikan karieron finigis liaj opinioj pri la sveda kaj la religio en la moderna bazlernejo. Li volis, ke la sveda ne estu deviga. Li iris al disputoj kontraŭ la lingvonaciisma Sveda Popola Partio kaj Johannes Virolainen, kiuj absolute ne akceptis tian, ke ekzistus naŭjara bazlernejo, kie la sveda ne estus deviga (Virolainen havis diversaj argumentoj ol la menciita partio). En la plano de Oittinen estis tia problemo, ke iri al la trijara mezlernejo, lukio, oni devus scii la svedan kaj tial la bazlernejanoj devus jarojn pre la fino de bazlernejo decidi, cxu ili provos iri mezlernejen. Oittinen, ateisto, ne volis al la moderna naŭjara bazlernejo konfesireligian instruon. Li iris do al disputoj krome kontraŭ iuj konservativaj-kristanaj (ekzemple lestadianaj) politikistoj kiel Armas Leinonen, kaj ankaŭ tio estis parta kialo de tio, ke Oittinen perdis siajn eblojn pintopolitike bone sukcesi.

