Rektigitotranĉita 4-hiperkubo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rektigitotranĉita 4-hiperkubo
Bildo
Figuro de Schlegel centrita sur granda rombokub-okedra ĉelo kun oklateraj edroj latentaj.
Speco Uniforma plurĉelo
Vertica figuro Kojnosimilaĵo
Simbolo de Schläfli t0,1,2{4,3,3}
Figuro de Coxeter-Dynkin (o)4(o)3(o)3o
Verticoj 192
Lateroj 384
Edroj 64 trianguloj {3}
96 kvadratoj {4}
64 seslateroj {6}
24 oklateroj {8}
Ĉeloj 8 grandaj rombokub-okedroj (4.6.8)
16 senpintigitaj kvaredroj (3.6.6)
32 triangulaj prismoj (3.4.4)
Geometria simetria grupo B4, [3,3,4]
Propraĵoj Konveksa
vdr
Liniita Figuro de Schlegel kun 64 bluaj triangulaj edroj, 96 verdaj kvadrataj edroj kaj 64 ruĝaj seslateraj edroj, la oklateraj edroj ne estas desegnitaj.

En geometrio, la rektigitotranĉita 4-hiperkubo estas uniforma plurĉelo. Kiel la nomo sugestas, ĝi povas esti farita per rektigitotranĉo de la regula 4-hiperkubo.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

La 8 grandaj rombokub-okedroj estas kunigitaj al unu la alia per iliaj oklateraj edroj, en ordigo respektiva al la 8 kubaj ĉeloj de la 4-hiperkubo. Ili estas kunigitaj kun la 16 senpintigitaj kvaredroj tra iliaj seslateraj edroj, kaj iliaj kvadrataj edroj estas kunigitaj kun la kvadrataj edroj de la 32 triangulaj prismoj. La triangulaj edroj de la triangulaj prismoj estas kunigitaj kun la senpintigitaj kvaredroj.

La senpintigitaj kvaredroj respektivas al la 4-hiperkubaj verticoj, kaj la triangulaj prismoj respektivas al la 4-hiperkubaj randoj.

Projekcioj[redakti | redakti fonton]

En la granda rombokub-okedra unua paralela projekcio en 3 dimensiojn la ĉeloj de la rektigitotranĉita 4-hiperkubo kuŝas jene:

  • La projekcia koverto estas ne-uniforma senpintigita kubo, kun pli longaj randoj komunigataj de du oklateroj kaj pli mallongaj randoj de la 8 trianguloj.
  • La malregulaj oklateraj edroj de la koverto respektivas al la bildoj de 6 el la 8 grandaj rombokub-okedra ĉeloj.
  • La aliaj du granda rombokub-okedra ĉeloj projekciiĝas al granda rombokub-okedro enskribita en la projekcian koverton. La oklateraj edroj tuŝi la malregulajn oklaterojn de la koverto.
  • En la spacoj respektivaj al kubaj randoj kuŝi 12 malregulaj triangulaj prismoj. Ĉi tiuj estas la bildoj, unu por paro, de 24 el la triangulaj prismaj ĉeloj.
  • La cetera 8 triangulaj prismoj projekciiĝas sur la triangulajn edrojn de la projekcia koverto.
  • La cetera 8 volumenoj apud al kubaj anguloj estas la bildoj de la 16 senpintigitaj kvaredroj, paro por ĉiu volumeno.

Ĉi tiu aranĝo de ĉeloj en projekcio estas simila al tiu de la laterotranĉita 4-hiperkubo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]