Religia arto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Religia bildo)
Tiu madono de Sandro Botticelli apartenas al la kristana religia arto.

Religia arto estas nomigo uzata por ĉiuj artaj produktoj kiuj havas kiel celon kulton, adoron aŭ prezentadon de religiodio. Laŭlonge de la jarcentoj la religia arto klopodas prezenti diajn rakontojn kaj aspektojn pere de pentraĵoj, skulptaĵoj kaj mozaikoj. La reprezentoj plej oftaj en kristanismo por ekzemplo montras la bapton, la juĝon, la krucumon, la morton kaj la resurekton de Kristo, kaj ankaŭ aliajn temojn rilatajn al la Virgulino Maria aŭ bildojn de epizodoj de la Biblio.[1]

Pro striktaj preskriboj kontraŭ la pentraĵoj ĉu de homoj aŭ bestoj kiuj povus okazigi idolismon, la islama arto disvolvigis unikan karakteron, uzante nombrajn unuarangajn formojn: geometria, arabeca, flora kaj kaligrafia. La islama arto montris vidon de la mondo ekvilibra, harmonieca. Tio tendencas al la spirita esenco pli ol al la fizika formo. Tiu ne montras pentraĵojn de sanktuloj nek bildojn de la historioj de la Korano, sed esprimas fundamentajn konceptojn kiaj la senfina naturo de Dio.

La plej parto de la arto tibet-budhisma estas rilata kun la praktiko de Vaĝrajano. La tibeta arto inkludas tangkaojn kaj mandalojn, ofte inkludante la pentraĵojn de Budhoj kaj Bodisatvoj. La kreado de budhisma arto ĝenerale estas farita kiel meditado. La artaĵo estas rare subskribita de la artisto. Alia fako de la tibet-budhisma arto inkludas metalajn ritilojn, kiaj purbaojn, kloŝojn kaj vajraojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arte Sacro, historiayarte.net, [1] konsultita la 19an de Septembro de 2016.