Renée Fonó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Renée Fonó
Persona informo
Naskonomo Obersohn Renée
Naskiĝo 19-an de decembro 1908 (1908-12-19)
en Vukovar
Morto 18-an de oktobro 1975 (1975-10-18) (66-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Erzsébet
Okupo
Okupo kuracisto • radiologo • infankuracisto
vdr

Renée Fonó, laŭ hungarlingve kutima nomordo Fonó Renée, aŭ laŭ tiam kutima edza nomo Fonó Lászlóné estis hungara kuracisto, profesoro, infankuracisto, radiologo. Ŝia origina familia nomo antaŭ la edziniĝo estis Oberson.

Renée Fonó [1] naskiĝis la 19-an de decembro 1908 en Kroatio en Vukovar. Ŝi mortis la 18-an de oktobro 1975 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Renée Fonó akiris kuracistan diplomon en Universitato de Pécs en 1938. Post siaj studoj ŝi laboris en diversaj hospitaloj en Budapeŝto. En 1942 ŝi akiris fakdiplomon pri infankuracado. Ŝi kuracadis ankaŭ dum la Hungara revolucio de 1956. Ŝi kandidatiĝis en 1956, samjare ŝi iĝis docento. En 1966 ŝi akiris plian diplomon pri radiologio, en 1972 ŝi doktoriĝis. Ŝi ricevis premiojn en 1950 kaj 1974.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Die angeborene Fehler des Herzens und des grossen Gefässe (1962)
  • A veleszületett szívhibák Magyarországon (1964)

Fontoj[redakti | redakti fonton]