Repulsion

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Repulsion
filmo
Originala titolo Repulsion
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1965
Ĝenro horora filmo, filmo pri seksatenco kaj venĝo, psikologia horora literaturo, filma dramo
Kameraado Gilbert Taylor
Reĝisoro(j) Roman Polański
Produktisto(j) Gene Gutowski
Scenaro Roman Polański • Gérard Brach
Loko de rakonto Londono
Muziko de Chico Hamilton
Rolantoj Catherine Deneuve • Yvonne Furneaux • Ian Hendry • John Fraser • Patrick Wymark • Valerie Taylor • Helen Fraser • Roman Polański • James Villiers
Honorigoj Silver Bear Grand Jury Prize
IMDb
vdr

Repulsion (naŭzo) estas brita psikologia horora trilera filmo de 1965 reĝisorita de Roman Polanski, kaj protagonistigita de Catherine Deneuve. Bazita sur la historio verkita de Polanski kaj Gérard Brach, la intrigo sekvas la vivon de Carol, juna virino izola en apartemento kiun ŝi kunhavas kun sia fratino, suferas nombrajn koŝmaroj. La filmo fokusas al vidpunkto de Carol kaj ŝiaj halucinoj dum ŝi venas en kontakto kun viroj kaj iliaj deziroj por ŝi. Ian Hendry, John Fraser, Patrick Wymark, kaj Yvonne Furneaux aperas en helpaj roloj. La filmo ricevis plurajn premiojn.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Carol Ledoux (Catherine Deneuve), junulino belga, diskreta kaj timida, loĝas kun sia fratino Helen (Yvonne Furneaux) en apartamento en Londono. Ŝi laboras kiel ungoflegistino, kaj iam ŝi konas Colin (John Fraser), kaj tiu sukcesas organizi rendevuon kun ŝi. Sed la rilato ne progresas, ĉar ŝi suferas seksan fobion kaj fortan naŭzon al viroj. Tiu fobio estas pliigita per la amrilato de ŝia fratino kun edziĝinta viro, Michael (Ian Hendry), speciale pro la fizika ĉeesto lia en la apartamento, pro liaj necesaĵoj en la banĉambro kaj aparte pro la sonoj de ampasio (amoro) nokte. Iam Michael kaj Helen veturas al Italio por semajnfino, kaj Carol, en terura soleco kaj post serio de malagrablaj situacioj, eksuferas psikan malekvilibron.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Catherine Deneuve - Carol Ledoux
  • Yvonne Furneaux - Helen Ledoux
  • Ian Hendry - Michael
  • John Fraser - Colin
  • Patrick Wymark - Posedanto
  • Valerie Taylor - Madame Denise
  • James Villiers - John
  • Helen Fraser - Bridget
  • Hugh Futcher - Reggie
  • Mike Pratt - Laboristo
  • Renée Houston - Miss Balch
  • Mónica Merlín - Srino. Rendlesham
  • Imogen Graham - Ungoflegistino

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Repulsión (película) en la hispana Vikipedio.