Saltu al enhavo

Respubliko Tajvano (1895)

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La decidon de la Qing-registaro transdoni Tajvanon al Japanujo per la traktato de Shimonoseki post la malvenko de Ĉinujo, la insulanoj amase rezistis. La 24-an de majo 1895 angla traduko de la sendependecdeklaro estis transdonita al ĉiuj ambasadoroj sur la insulo, la sekvan tagon la respubliko estis proklamita: grupo de Qing-fidelaj administracianoj kaj lokaj altranguloj proklamis la sendependon disde Ĉinujo kaj novan Respublikon Tajvanon, kies celo estis gardi Tajvanon sub la regado de Qing. Kontraŭvole la tiama Qing-guberniestro Tang Ching-sung estis proklamita prezidanto.

La 29-an de majo japanaj trupoj surbordiĝis en Keelung kaj konkeris la urbon la 3-an de junio. La sekvan tagon la prezidanto Tang kaj la vic-prezidanto Chiu Feng-jia fuĝis for de la insulo ĉinujen.

Fine de junio 1895 la restantaj jesintoj de la respubliko kuniĝis en Tainan kaj elektis kiel duan prezidanton Liu Yung-fu. Post bataloj inter japanaj kaj respublikanaj trupoj la japanoj konkeris la urbon Tainan fine de oktobro 1895. Iom poste la prezidanto Liu fuĝis kontinenten kaj finis tiel la 184-tagan historion de la respubliko.

Prezidantoj de la Respubliko de Tajvano

[redakti | redakti fonton]