Rezidejo nova (Salzburg)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Nova rezidejo en Salzburg, disde la monteto Mönchsberg

La Nova rezidejo (germane: Neue Residenz) troviĝas en Salzburg, Aŭstrio, tuj apud la Katedralo de Salcburgo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kariljono

La Kustodejon, Seckauer-bienon kaj Ramseider-domon malkonstruigis princo-ĉefepiskopo Wolf Dietrich von Raitenau en la jaro 1588 por cedi la tuton al nova konstruaĵo. La nomon de la arĥitekto oni ne konas sed klaris la modeloj romaj, la Farnese-palaco kaj la Laterano-palaco. Temis pri kvaralaĵo kun interna korto kun ĝardeno ĉirkaŭfortikata. Uzis la palacon la fratroj de la princo; post kiam Kastelo Abtenau estis je dispono por la familianoj Wolf Dietrich ordonis la malkonstruon partan: ĉu tio necesis ankaŭ pro konstrumalbonaĵoj malklaras. Ekde 1592 ekigis laborojn surlokajn Andrea Bertolotto: post malkonstruo de la katedralhospitalo iĝis la malantaŭa eosta alo kaj la Savinto-kapelo. Tamen finkonstruo dum la regado de Wolf Dietrich ne eblis. En 1604 Vincenzo Scamozzi revis ankoraŭ pri pliententigo de la palaca komplekso ĝis la Salzach-rivero. Grandan parton palacan finkonstruitis la posteulo arkepiskopa Markus Sittikus von Hohenems, kies pligrandigon ordonis Max Gandolf von Kuenburg. De li komisiitis Antonio Darias starigi malantaŭ la ĝardenmuro alon en la direkto de la Rezideja placo kaj la ĝardeno mem iĝis pro aliaj alkonstruitaĵoj la suda korto. Princo kaj ĉefepiskopo Johann Ernst von Thun plialtigis en 1701 la turon ĉe la fasado rezidejpalaca.

En la teretaĝo instalitis la ĉefgardeno kaj en la plej supra etaĝo kariljono de Jeremias Sauter kun sonoriletoj el Antverpeno. Ekfunktio kariljona estis en 1704: ĝin oni sonorigis po tri fojojn ĉiutage ĝis hodiaŭ (kun melodioj ekz. de Wolfgang Amadeus Mozart aŭ de Michael Haydn). En 1762 restaŭrotis la stukplafono en la Pejzaĝ-salono; en 1786 Hieronymus von Colloredo malplenigis la arsenalon ĉe la alo de Kai-stratego por establi tie administrajn buroojn de la ĉefepiskoplando. Post sekularigo de 1803 gastigis tiu ĉi alo ankaŭ la Landan tribunalon kaj ties arĥivon/ kaj loĝejojn de la ministroprezidanto kaj de la distriktestro.

Ekde 1920 eblis uzo palaca fare de la registaro de Salcburgio. En 1930 oni instalis en la Kuenburg-alo giĉetejon por la ĉefpoŝtejo; ekde 1942 gastis ene ankaŭ la asocio "Salzburger Heimatwerk". La dum la Dua mondmilito damaĝitaj partoj renovigitis en formo pli modesta en 1946. Lasttempe kelkja burooj ĉirkaŭ la unua interna korto taŭgigitis por ĉambroj de la Muzeo Carolino Augusteum.

Detaloj[redakti | redakti fonton]

Parlamenta salono

La Nova rezidejo troviĝas kontraŭe la Rezidejo ĉe la Rezidejpalaco. Tiu ĉi palackomplekso el la 17-a jarcento grupiĝas ĉirkaŭ du internaj kortoj. Ĉe la kvar domeĝoj estas malsupre de la tegmento po unu blazono el ruĝa marmoro: de la gepatroj kaj de la du avinoj de Wolf Dietrichs (Medici, Hohenems, Raitenau, Siergenstein). Per tio substrekata estu la iam privata karaktero de la palaco. La fasadoj datumas el la tempo de Markus Sittikus kaj Paris Lodron.

La interno vere pompas. La nobla ĉambro estas en la dua etaĝo. Triflanka ŝtuparo kondukas onin al la supraj ĉambroj de la la uesta alo farite laŭ itala modo enesanca. La pordoj donantaj al la ŝtupatoj havas ruĝajn kadrojn marmorajn. La volboj de la ŝtuparo riĉe stukigitis en 1598 fare de Jacopo Bartoletto. En la dua etaĝo estas kvin fortimpresaj salonoj, verŝajne de Elia Castello en 1602. La Salono de la virtoj servis kiel antaŭĉambro al la reprezentaj ĉambroj. La Gloro-salono estis iam akceptejo Plafoncentre troviĝas dia simbolo kun puttoj. La Parlamento-salono estas la plej granda fortimpresejo de la tuta konstruaĵo. Ĝi simbolis por la sekulara portenco de la ĉefepiskopo kun bildoj el la tempo romia. Tie interkonsiladis ekde 1620 la landa parlamento.

Ege belas la plafono de la Armeestra salono kun koloregaj stukaĵoj de Elia Castelo. En al okangula mezo estas la blazono de Wolf Dietrich sur ora mozaiko. Ĉe la kvar flankoj estas plurangulaj ampoj en kiuj estis reliefoj de imperiestro Karolo la Granda, Gotfredo de Bouillon, imperiestro Karolo la 5-a kaj de Don Juan d’Austrias. Reste oni admiras groteskaĵoj kaj hermesoj. La Episkopa salono estis la finiĝo de la uesta alo. Ĝia nomo venis nur ĉ. en 1850 kiam muntitis tie ĉi portretoj de diversaj princoj-ĉefepiskopoj de el la Malnova universitato. Juvelaĵo tie ĉi estas denove blazonego de Wolf Dietrich en plafono kaseda. Ĝenerale havis la meza alaro (i.e. la suda alo de la Dietrich-rezidejo) ne plafonojn stukitajn sed kasedajn.

La sinsekvo ĉambra similis al la uesta alo. En al unua etaĝo de la uesta Kuenburg-alo estas la iama biblioteko, duala halo kun antaŭhalo plibeligite ĉ. 1680 fare de Max Gandolph von Kuenburg. Enestis ĝis 1980 poŝtejaj ĉambroj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]