Salcburg-muzeo
Salcburg-muzeo | |||||
---|---|---|---|---|---|
arta muzeo | |||||
Lando | Aŭstrio vd | ||||
Situo | Salcburgo | ||||
Arkitekto(j) | Vincenzo Scamozzi vd | ||||
Estiĝo | 1834 | ||||
Malfermo | 1834 | ||||
Direktoro | Martin Hochleitner | ||||
Koordinatoj | 47° 47′ 55″ N, 13° 2′ 52″ O (mapo)47.7986111113.04777778Koordinatoj: 47° 47′ 55″ N, 13° 2′ 52″ O (mapo) | ||||
| |||||
| |||||
Retpaĝo | http://www.salzburgmuseum.at/ | ||||
Salcburg-muzeo (germane Salzburg Museum) estas granda muzeo pri arta kaj kultura historio de Salcburgo kaj de Salcburgio. La ĉefa kaj ŝirma ejo kun la admininistrantoj troviĝas ene de la Nova rezidejo en Salzburg, Aŭstrujo (Mozartplatz 1). Ĝi posteulis SMCA (Salzburger Museum Carolino Augusteum). En 2007 vizitis ĝin 680 cent miloj da vizitantoj.
Filioj
[redakti | redakti fonton]Apartenas al ĝi ankaŭ:
- Panoramamuseum Salzburg (panoramoj de la urbo, i.a. de Johann Michael Sattler)
- Festungsmuseum Salzburg (sur la Citadelo Hohensalzburg)
- Volkskundemuseum Salzburg (pri popola arto apud Kastelo Hellbrunn)
- Domgrabungsmuseum Salzburg (elfosaĵoj ĉe la Katedralo de Salcburgo)
- Salzburger Spielzeugmusem (pri historiaj ludiloj)
- (ekde 2012) Kelta Muzeo (Hallein); kun urba muzeo kaj apudkirka dokumentejo pri Stille Nacht
En la norda oratorio de la katedralo je DomQuartier de tempo al tempo eksponatas aferoj kiuj originas el la neniigita Salcburga Barokmuzeo.[1] Ankaŭ la fama kariljono urbocentre prizorgitis de la muzeanoj. Memkompreneble multas muzepedagogiaj ofertoj.[2]
Historio
[redakti | redakti fonton]Luliloj Provincialmuseum
[redakti | redakti fonton]En 1834 fonditis Städtisches Arsenal in Salzburg fare de Vinzenz Maria Süß. En 1835, post vizito de la tiama distriktestro Albert von Montecuccoli-Laderchi, la tuto malfermitis al ĉiu. Danke al la apogo de la tiama salcburga urbestro Alois Lergetporer al sekvantajn jarojn eblis akiri pluajn salonegojn en la iama urba gren-garbejo (ĉe Franz-Josef-Kai 17). La eksponitaj objektoj kaj la enspezoj ŝuldiĝis al donacoj de salcburgaj burĝoj.
Salzburger Museum Carolino-Augusteum (19-a jarcento)
[redakti | redakti fonton]Transprenis en 1849 la municipo la muzeon. Ekde 1850 ĝi nomiĝis Salzburger Museum Carolino-Augusteum, post kiam la en Salcburgo vivanta vidvino de imperiestro Francisko la 1-a, Caroline Auguste ekpatroninis. Alternativa nomo estis tiam Städtisches Museum. En 1856 malfermitis historia sekcio en kompleta supra etaĝo de la garbejo (kie antaŭe estis soldatoj) kaj sekcioj arta kaj naturscienca. Malgraŭ finfina kompleta akiro de ĉiuj engarbejaj ĉambroj la spacomalabundo ne solvitis. Tiel en 1861 planitis novkonstruo inter tombejo de la Sebastiano-kirko kaj Ĉefa stacidomo. Mortis la fondinto Vinzenz Maria Süß en 1868.
Post borsokraŝo en 1873 alvenis surloken ankaŭ lernejo pri desegnado kaj modlado sub la gvidado de la viena arĥitektio Camillo Sitte ekde 1875 (translokiĝo en 1900). Sub la estrado de direktoro Jost Schiffmann (1870–1881) faritis romantika kaj tre ŝatata spacoaranĝo. Intertempe gastis la natursciencaĵoj en Kastelo Mirabell kiu plurfoje pridiskutitis kiel nova loko por la tuta muzeo.
La muzeo en la 20-a jarcento
[redakti | redakti fonton]Okaze de la 100-datreveno de porĉiama ekaŭstriĝo de Salcburgio en 1816 esperitis eĉ translokigo citadelen. Sed la Unua mondmilito malfavoris tiajne esperojn kaj en 1921 la muzeo devis forlasi la domon ĉe strateto Griesgasse 21 por mildigi la ĝeneralan loĝdoman neceson. Arkivo kaj biblioteko venitis en stokejojn por havi kelke da spaco por eta elmontrado. Dum la tiama muzemizero ekrespondecis estrece la unua fakulo nome Julius Leisching en 1922. Li krome fondis la ĝis hodiaŭ ekzistantan Muzean asocion (Museumsverein). Li donacis ĉiujn natursciencaĵojn en 1923 al la domo Haus der Natur. En 1924 malfermitis la de Karl Adrian prizorgita kolekto pri popolartaĵoj je la ejo Monatsschlößl en la parko de Kastelo Hellbrunn. Tamen la spacoproblemo ankoraŭ daŭris!
Dum nazia okupado la muzeo gastis unue en belega ejo ĉe strateto Griesgasse kaj poste en la eksproprietigita Arkiabatejo Sankta Petro. Jam dum la unua bombaviadila atako de la Aliancanoj en la 16.10.1944 la muzeo ege damaĝitis. Dum la tria atako la muzejo kvazaŭ komplete detruitis. Danke antaŭa meto de multaj kolektaĵoj en sekurajn lokojn (ekz. sal-ekspluatejaj gangoj, kasteloj, paroĥejoj kampare) la plejmulto konserviĝis. Tamen netransporteblaĵoj perdiĝis: tamen ekz. la Sattler-panoramo kaj la Mario-timpano de la romanika katedralo povis saviĝi de sub la rubo. Perdiĝoj ankaŭ post militofino kontinuis, ekz. malaperis multegaj oraj moneroj el la salminejo de Hallein malgraŭ usona gardado.
Post 1945 estis la muzeaj burooj en ejo ĉe la strateto Dreifaltigkeitsgasse kie nun estas la Mozarteum-konservatorio. En 1952 eblis malfermi ekspozicion je Hoher Stock de la citadelo. Ankaŭ la birdejo apud Kastelo Mirabell taŭgigitis kiel muzea pavilono. Post multjaraj diskutoj pri nova loko malfermitis en majo 1967 fare de la tiama estro Kurt Willvonseder eta novkonstruaĵo apud la malnova loko provizore. Sekve multegis ideoj pri malprovizoraĵo (Citadelo Hohensalzburg; areo ĉe Franz-Josef-kajo malkun la teritorio de ĉe la kinejo Stadtkino; Porpastra seminario; Kastelo Mirabell; Toskana-ĉambroj; Metilernejo de ĉe Rudolf-kajo; Civitana hospitalo). Eĉ arkitektura konkurso de Hans Hollein por novkonstruo ene de monteto Mönĉsberg fiaskis. Kiam tiu ĉi ideo repripensitis pri Guggenheim-muzeo malkonsentoj inter la salcburgaj politikistoj malebligis tion.
En 1974 malfermitis do Domgrabungsmuseum, en 1978 Spielzeugmuseum kaj en 2000 la nova aranĝita Festungsmuseum.
Salcburg-muzeo ĉe Nova rezidejo
[redakti | redakti fonton]Antaŭlaboroj por transloko de SMCA-muzeo faritis de la ministroprezidanto salcburgia Hans Katschthaler. Post jaroj da neantaŭeniro la ministroprezidanto Franz Schausberger kapablis prezenti en 1997 koncepton pri novordigo de la salcburga muzearo. pri kiu responsis Klaus Albrecht Schröder.[3] Arkitektura konkurso pri novaranĝo de la Nova rezidejo ne sukcesis en 1999 kaj nur en 2002 la salcburgaj arkitektoj Kaschl/Mühlfellner komisiitis ĉi-prie. La konstrulaboroj daŭris de aŭtuno 2003 ĝis somero 2005. SMCA fermis sian ĉefan domon de ĉe Museum-placo en 2005 kaj gravaj objektoj bedaŭrinde flankenmetitis en deponejojn.[4] En januaro 2006 ekis jaron daŭronta ekspozicio pri Wolfgang Amadeus Mozart titolite Viva! MOZART. La nova nomo Salzburg Museum ekvalidis en la 1.5.2007. Ĉe Nova rezidejo disponas pli ol 3000 kvadratmetroj da eksponadareo. La daŭra elmontrado Mythos Salzburg spekteblas en la dua supra etaĝo, la ekspozicio Salzburg persönlich en la unua supra etaĝo: nedaŭraj eventoj okazas en la malsupra etaĝo.
Estroj
[redakti | redakti fonton]- 1834–1868: Vinzenz Maria Süß[5]
- 1868–1870: Johann Riedl
- 1870–1881: Jost Schiffmann
- 1881–1902: Alexander Petter
- 1902–1919: Eberhard Fugger
- 1919–1920: Oskar Seefeldner (provizore)
- 1921–1933: Julius Leisching
- 1933–1942: Max Silber
- 1942–1945: Lothar Pretzell
- 1945–1954: Rigobert Funke-Elbstadt
- 1954–1968: Kurt Willvonseder
- 1969–1979: Friederike Prodinger
- 1979–1994: Albin Rohrmoser
- 1994–1996: Fritz Moosleitner (provizore)
- 1997–2000: Wolfram Morath-Vogel
- 2000–2012: Erich Marx
- ekde 2012: Martin Hochleitner
Honoroj
[redakti | redakti fonton]- 2007: Österreichischer Museumspreis
- 2009: Eŭropa muzeo de la jaro[6]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ filioj de Salzburg Museum GmbH
- ↑ Salzburg Museum - listo de la porjunulaj ofertoj. Arkivita el la originalo je 2010-07-30. Alirita 2022-11-21 .
- ↑ Robert Kriechbaumer: Umstritten und Prägend. Kultur- und Wissenschaftsbauten in der Stadt Salzburg 1986–2011, Wien/Köln/Weimar 2012. p. 186
- ↑ Hildegard Kretschmer: Salzburg (=Reclams Städteführer Architektur und Kunst), Philipp Reclam jun., Stuttgart 2016, ISBN 978-3-15-019358-7, p. 187
- ↑ Museumsdirektoren seit 1834[rompita ligilo].
- ↑ "Salzburg Museum ist Europas Museum des Jahres".[rompita ligilo]. Ĉe: Kleine Zeitung, 10.5.2009
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Joseph Bergmann: "Das Städtische Museum Carolino-Augusteum zu Salzburg." Ĉe: Mittheilungen der K.K. Central-Commission zur Erforschung und Erhaltung der Baudenkmale, volumo 7, 1862, p. 329–335
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- hejmpaĝo[rompita ligilo]
- Viva! MOZART Arkivigite je 2022-03-09 per la retarkivo Wayback Machine