Salcburga Barokmuzeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salcburga Barokmuzeo
muzeo
Lando Aŭstrio vd
Situo Salcburgo
Koordinatoj 47° 48′ 16″ N, 13° 2′ 35″ O (mapo)47.804513.0431Koordinatoj: 47° 48′ 16″ N, 13° 2′ 35″ O (mapo)
Salcburga Barokmuzeo (Aŭstrio)
Salcburga Barokmuzeo (Aŭstrio)
DEC
Salcburga Barokmuzeo
Salcburga Barokmuzeo
Situo de Salcburga Barokmuzeo
Map
Salcburga Barokmuzeo
Parto de Salzburg-muzeo vd
vdr
iama situo de la Barokmuzeo

La Salcburga Barokmuzeo (germane: Salzburger Barockmuseum) estis je barokaj artaĵoj specialigita domo en Salcburgo, Aŭstrujo.

De 1973 ĝi troviĝis en la suda alo de la oranĝejo apud Kastelo Mirabell. Post fermiĝo en la 2012-a jaro la enhavo estis, paŝo post paŝo, enkorpigita en la Salzburg-muzeon. Ĝia direktorino Regina Kaltenbrunner ĝismorte (2020) sekciestris. De majo 2014 la aĵoj videblas en la norda oratorio de la katedralo de Salcburgo.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Temis pri la unusola muzeo en Eŭropo kaj estis internacie la plej ampleksa kiu fokusiĝis malinklude al skizado. La aŭstra komercisto per artaĵoj Kurt Rossacher iniciatis la tuton. Ĝi enhavas oleaĵojn, argilajn kaj lignajn modelojn kaj grafikaĵojn. Sume temas pri ne tute 350 objektoj kiuj de 1970 estas posedaĵo publika.[2] De la sekvaj artistoj (germanoj, italoj, francoj, nederlandanoj, aŭstroj) estas aferoj en la kolekto: Paul Troger, Franz Anton Maulbertsch, Martin Johann Schmidt, Matthäus Günther, Giovanni Battista Tiepolo, Peter Paul Rubens, Luca Giordano, Gian Lorenzo Bernini, Ignaz Günther, Michael Zürn la Juna kaj Alessandro Algardi.

La kultura radikanalo Österreich 1 okazigis eneje seriojn de chambromuzikaj eventoj Musik im Museum.

Premioj[redakti | redakti fonton]

  • 2010: Österreichisches Museumsgütesiegel

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. SalzburgWiki. - Komparu: ORF-komenton Arkivigite je 2018-08-04 per la retarkivo Wayback Machine kaj "Budget des Museums 2012" (PDF; 15 kB).
  2. muzea historio