Panoramo de Sattler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Detalo en la pentraĵo: la urbo Salcburgo.

Panorama bildo de Sattler (germane: Sattler-Panorama) estas grandega oleo-pentraĵo de Johann Michael Sattler. Ĝi montras la panoramon de la urbo Salcburgo kaj de ties ĉirkaŭaĵoj el la 1825-a jaro, vidite de la citadelo Hohensalzburg. Temas pri dokumento topo-geografie ege altvalora nombriĝante inter la plej gravaj objektoj de Salzburg-muzeo. Spekteblas ĝi en propra muzeo Panorama-Museum Salzburg. Ĝia alteco estas de 4,86 metroj, ĝia larĝeco de 25,53 metroj.

La arto de faro de panoramaj bildoj havas sian elirpunkton el eta rondpanoramo farita fare de la irlandano Robert Baker kaj eĉ iĝis patento. Baldaŭ poste estiĝis en Eŭropo multaj aliaj rondbildegoj kun bildigo de urboj, montaroj, batalscenoj ktp.

Multaj tiaj panoramoj ekmoviĝis kaj ĝuis eksponiĝon en diversaj urboj kaj publikan admiriĝon. Sed Sattler-panoramo estas la ununura konserviĝinta vojaĝ-panoramo de la tuta mondo. La plej malnova bildo tiuspeca estas Thun-panoramo kreite inter 1809 kaj 1814 de la svisa pentristo Marquard Wocher. Ĝi dum multaj jardekoj troviĝas en Bazelo kaj estas nun en rotondo en la parko de Kastelo Schadau je Thun.

Sattler komencis la laboron en 1825 laŭ instigo de imperiestro Francisko la 1-a (Aŭstrio) kiu ŝatis la romantikismon de la medioj salcburgaj. La unuaj kreo-etapoj fariĝis pri la citadelo. Poste tiuj ĉi desegnaĵoj kopiĝis olee sur ne tute 125 m² granda tolagĵo kiu prezentiĝis en ronda pavilono en la korto de Überacker-domo (nuna adreso: Makartplatz 6). Sattler skrupule observis la arkitekturon kaj ties detalojn (fenestroaksoj, kamenetoj, sunhorloĝoj ktp.). Kunlaborantoj estis la pentristoj Friedrich Loos (por pejzaĝoj) kaj Johann Joseph Schindler (por la figuraro). Post finfaro en aprilo 1829 Sattler starigis la artaĵon dum kelkaj semajnoj je Hannibal-placo (nun Makart-placo) en Salcburgo kaj nomumiĝis la unua honora civitano de Salcburgo. Poste li ekigis kun edzino kaj du infanoj turneon dum 10 jaroj tra tua Eŭropo. Elmontrostacioj estis ekz. en Munkeno, Linz, Vieno, Brunno, Prago, Dresdeno, Magdeburg, Lepsiko, Berlino, Hamburgo, Kopenhago, Göteborg, Oslo, Groningen, Amsterdamo, Utrecht, Roterdamo, Bruselo, Parizo, Portsmouth, Kolonjo, Frankfurt, Strasburgo kaj Nurenbergo. Memkompreneble Sattler tiel plifamigis Salcburgon kaj iĝis unu el la unuaj fremdultrafikaj reklamistoj de Salcburgo.

La municipo ekposedantis la artaĵon en 1870 kiam la filo kaj pentristo Hubert Sattler, pejzaĝisto kaj kreanto de kosmoramoj, donacis al tuton al la urbo.

En 1875 la panoramo estis eksponata en ĝuste por ĝi konstruita pavilono en la kuracbana ĝardeno. Malsupre oni metis po 26 le 119 kosmoramoj de Hubert Sattler, do modelfidelajn pentraĵojn pri urboj, pejzaĝoj kaj konstruaĵoj el Eŭropo, la Proksima Oriento, Norda Afriko kaj Norda kaj Centra Amerikoj. Tiu ĉi domo necesis malkonstruiĝon pro kadukeco kaj la panoramo estis transportata al la muzeo Museum Carolino Augusteum. Post ties detruo dum la Dua mondmilito eblis saviĝo el la bombada rubo. Post restaŭrado ĝi videblis ekde 1977 en antaŭhalo de la kafejo Café Winkler sur la urbomonto Mönchsberg. Post la malkonstruo de la kafejo 2001 ankaŭ la panoramo ne plu gasti povis.

En majo 2003 la pentraĵo transportiĝis en la iaman giĉetejon de la centra poŝtejo, en la dua korto de la Nova rezidejo. De oktobro 2005 ĝi respekteblas de ĉiuj. La kosmoramoj laŭteme ŝanĝiĝas en la kuro de la jaro. En marto 2023 fermiĝis la nuna loko kaj ekde 2025 la tuto troviĝos en flanka alo (oranĝejo) de Kastelo Mirabell.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]