Rhopalocera
Rhopalocera | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ornithoptera euphorion, la plej granda papilio en Aŭstralio (Zoo de Melburno).
| ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Superfamilioj kaj familioj
| ||||||||||
| ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||
Tagopapilio (Rhopalocera) estis subordo de plenkreske flugantaj insektoj el la ordo lepidopteroj (Lepidopterae). Ĝi ne estas natura klado.
Superfamilioj kaj familioj
- Hediloedoj (Hedyloidea)
- Hediledoj (Hedylidae)
- Hesperioedoj (Hesperioidea)
- Hesperiedoj (dikakapaj papilioj, Hesperiidae)
- Papilionoedoj (Papilionoidea)
- Licenedoj (bluuloj kaj kupruloj, Lycaenidae)
- Nimfalisedoj (perlamoto- aŭ irizo-papilioj, Nymphalidae)
- Papilionedo (hirundo-vostaj, Papilionidae)
- Pierisedoj (blankuloj kaj flavuloj, Pieridae)
- Riodinedoj (Riodinidae)
Kulturaj signifoj
En Brazila folkloro la papilio rilatas al kvara nombra grupo, t. e. ĉiuj nombroj finitaj per 13-14-15-16. La papilio ankaŭ rilatas al infanoj, ĉefe al knabinoj. Ankaŭ en Brazilo papilio estas unu el simbolo de kristnasko.
La esprimo "havi papiliojn en la stomako" laŭ ekvivalento ekzemple en la germana lingvo signifas esti ege ekscitita, emociita, aŭ esti enamiĝinta en iu. Per la esprimo papilia amo de L. L. Zamenhof por aparte neserioza kaj nekonstanta amo tiu ideo iom nuancite ankaŭ respeguliĝas en la klasika literaturo de Esperanto.[1]
Konataj papilioj
Zigeno, Apolono-papilio, admiral-papilio
Vidu ankaŭ
- Lepidoptera
- Henri Charrière, aŭtoro de la libro Papilio
Fotogalerio
-
Inachis io
-
Lycaena dispar
-
Catocala fraxini
Eksteraj ligiloj
greke artikolo "Kardopapilio donas esperon" de Paul Peeraerts en Monato, 2009:11, paĝo 21 esperante greke Provizora privata listo de nomoj de insektoj, Wouter F. Pilger esperante greke Papilioj de Asturio hispane
Referencoj
- ↑ Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, 1970, Parizo, paĝo 788