Saltu al enhavo

Richard von Mises

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Richard von Mises
Persona informo
Richard von Mises
Naskonomo Richard Edler von Mises
Naskiĝo 19-an de aprilo 1883 (1883-04-19)
en Lvivo,  Aŭstrio-Hungario
Morto 14-an de julio 1953 (1953-07-14) (70-jaraĝa)
en Bostono
Tombo tombejo Mount Auburn 42° 22′ 14″ Nordo 71° 08′ 45″ Okcidento / 42.3706 °N, 71.1458 °U / 42.3706; -71.1458 (mapo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj germanaangla vd
Ŝtataneco Aŭstrio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Teknika Universitato ĉe Vieno (–1907)
Akademisches Gymnasium (Vieno) Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Arthur Edler von Mises (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Adele Edle von Mises (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Ludwig von Mises Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Hilda Geiringer Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Alfred Landau (en) Traduki (onklo)
Mayer Rachmiel von Mises (en) Traduki (praavo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo matematikisto
inĝeniero
fizikisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Probabloteorio, dinamiko, matematiko, aplika matematiko, fiziko kaj aerodinamiko Redakti la valoron en Wikidata vd
Doktoreca konsilisto Georg Hamel vd
Verkado
Verkoj von Mises yield criterion ❦
teoremo de Bernstein-von Mises ❦
von Mises distribution ❦
Cramér–von Mises criterion ❦
Von Mises–Fisher distribution ❦
Bivariate von Mises distribution ❦
Power iteration ❦
yield surface vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Richard Edler von MISES (naskiĝis la 19-an de aprilo 1883 en Lvivo, mortis la 14-an de julio 1953 en Bostono) estis aŭstra-usona matematikisto. Baldaŭ antaŭ sia morto, li priskribis sian laboron simple en siaj propraj vortoj kiel "praktika analizo, integralaj kaj diferencialaj ekvacioj, mekaniko, hidrodinamiko kaj aerodinamiko, struktura geometrio, probablokalkulo, statistiko kaj filozofio".

Li faris gravajn kontribuojn en aerodinamiko, fluida mekaniko, nombra analizo, probabla teorio kaj statistiko. Inter liaj eltrovaĵoj estas la streĉiĝo de von Mises [1], la paradokso de naskiĝtago [2], la distribuo de von Mises, la teoremo de Bernstein-von Mises kaj la testo de Cramér-von Mises. Li estis ankaŭ filozofie kaj arte interesita – ekz. li estis membro de la Viena rondo kaj posedanto de granda privata kolekto pri la poeto Rilke [3].

Vivo[redakti | redakti fonton]

La familia blazono de la von Mises familio

Richard von Mises estis naskita en Lemberg (hodiaŭa Lvivo en Okcidenta Ukrainio, tiam la ĉefurbo de la aŭstro-hungara Reĝlando Galicio kaj Lodomerio) en germanlingva, juda nobela familio. Lia frato estis Ludwig von Mises.

Richard von Mises studis matematikon, fizikon kaj inĝenieristikon en Vieno, kie li doktoriĝis en 1907. Post instruado en Brünn (Brno), li estis nomumita profesoro pri aplikata matematiko en la Universitato de Strasburgo en 1909. Dum la Unua Mondilito, li laboris en la aŭstro-hungara armeo evoluigante aviadilojn.

Post mallonga periodo kiel profesoro pri aero- kaj hidrodinamiko ĉe la Universitato de Dresdeno, von Mises iĝis profesoro pri aplikata matematiko ĉe la Universitato de Berlino. Baldaŭ post la Hitlera Machtergreifung (1933), li elmigris al Turkio kaj iĝis profesoro kaj katedrestro en Istanbulo. En 1939 li pluiris al Usono kaj ricevis postenon (de 1945 profesoreco) en Universitato Harvard.

Ekde 1921 von Mises multe kunlaboris kun sia kolegino Hilda Geiringer. La du translokiĝis kune de Berlino al Istanbulo kaj plu al Usono, kaj geedziĝis en 1943.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Fluglehre (1918)
  • Die Differential- und Integralgleichungen der Mechanik und Physik (med Philipp Frank, 1925–27)
  • Wahrscheinlichkeitsrechnung und ihre Anwendung in der Statistik und theoretischen Physik (1931)
  • Wahrscheinlichkeit, Statistik und Wahrheit (1928; engelsk som Probability, Statistics and Truth, 1939)
  • Kleines Lehrbuch des Positivismus. Einführung in die empiristische Wissenschaftsauffassung (1939; engelsk som Positivism: A Study in Human Understanding, 1951)
  • Fluid Dynamics (med K.O. Friedrichs, 1942)
  • Theory of Flight (1945)
  • Rilke in English: A Tentative Bibliography (red., 1947)
  • Mathematical Theory of Probability and Statistics (utgitt av Hilda Geiringer, 1964)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. R. v. Mises (1913). "Mechanik der festen Körper im plastisch-deformablen Zustand" . Nachrichten von der Königlichen Gesellschaft der Wissenschaften zu Göttingen, Mathematisch-Physikalische Klasse : 582–592.
  2. (1964) Selected Papers of Richard von Mises 2. Providence, Rhode Island: Amer. Math. Soc., p. 313–334.
  3. Richard von Mises. JOC/EFR (10 April 1016). Alirita 25 July 2016.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]