Rida al-Tubuli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rida al-Tubuli
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1966 (1966-11-30) (57-jaraĝa)
en Tripolo
Ŝtataneco Libio
Alma mater Imperia Kolegio LondonaUniversitato de VarsovioUniversitato de Essex
Okupo
Okupo farmakologo
vdr

Rida Ahmed al-Tubuly (arabe رضا الطبولي: Riḍā ṭ-Ṭubūlī; ankaŭ Reda, Al-Tubuly, Al Tubuly, al-Tabuly) estas libia farmakologiisto kaj aktivisto, naskiĝinta en 1962. Ŝi instruas ĉe la Universitato de Tripoli kiel profesoro de farmakologio[1]. Ŝi estas aktiva por egaleco kaj kampanjis por efektivigi la rezolucion 1325 de la Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj. En 2019 Rida al-Tubuli estas menciita en la BBC-listo "100 Virinoj de 2019", listo de 100 inspirigaj kaj influriĉaj virinoj en la mondo[2][3][4][5].

Edukado[redakti | redakti fonton]

Al-Tubuli unue renkontis seksan diskriminacion je la aĝo de kvin, kiam ŝi ne rajtis akompani siajn fratojn ludantaj ekstere[6]. Al-Tubuli studis ĉe la Universitato de Varsovio (Pollando) kaj diplomiĝis kun la grado de Magistro en 1987[7]. Ŝi transloĝiĝis al Britio kie ŝi obtenis doktorigan gradon en farmakologio ĉe Imperial College London en 1997[7]. Ŝi ankaŭ obtenis Master of Laws (magistron pri Juro) en Internacia juro de homaj rajtoj en la Universitato de Essex.

Aktivismo[redakti | redakti fonton]

Depost 2012 al-Tubuli laboris por aŭtonomigi virinojn en la demokratiiga procezo[8]. Ŝi instigis virinojn esti pli okupataj kun decido-farado[8]. Ŝi pridemandis kial la Unuiĝintaj Nacioj ne envolvigis libiajn virinojn en porpacaj paroladoj kiam virinoj suferis konsiderinde dum la milito[9]. Ŝi pridiskutis kiel milito efikas je virinoj kaj je la movolibereco de knabinoj kaj ilia aliro al edukado[1][10]. Ŝi kredas ke armila komerco kun Libio devus esti tute malpermesata[1]. Al-Tubuli kunlaboras kun la Konsilio pri Homaj Rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj koncerne la rajtojn de virinoj en Libio[11]. Ŝi estas fakulo por la Konsilio de Eŭropo[12]

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas parta aŭ tuta traduko de la samtitola artikolo en la anglalingva vikipedio, Rida Ahmed al-Tubuli, listo de aŭtoroj.

  1. 1,0 1,1 1,2 (en) "Women's rights in Libya. "We have stamina. Our struggle is our life", Cordaid International. Arĥivita de la orginalo je la 19-a de novembro 2011.
  2. (en) "BBC 100 Women 2019". BBC.
  3. (en) "BBC 100 Women 2019: Who is on the list?". BBC News, la 16-an de oktobro 2019, arĥivita de la originalo je la 19-a de novembro 2019.
  4. (en) "These 15 Arab women are among BBC's 100 women of 2019". Emirates Woman. la 22-an de oktobro 2019.
  5. (en) Sabrina Barr, "BBC reveals 100 most inspiring women around the world" (BBC rivelas la 100 plej inspiraj virinoj ĉirkaŭ la mondo), The Independent, la 16-an de oktobro 2019, alirite la 7-an de decembro 2019.
  6. "women's rights in Libya". "We have stamina. Our struggle is our life.". Cordaid International. Arkivita el la originalo en 2011-11-19. Alirita la 2019-10-23
  7. 7,0 7,1 (en) Women Peace Leaders: Rida Ahmed Al Tubul,
  8. 8,0 8,1 (en) "Libya | MWMN - Mediterranean Women Mediators Network".
  9. (en) "Libyan Women at the Frontline of War, but with No Seat at the Peacetable". ICAN. la 24-an de aprilo 2019.
  10. "women's rights in Libya. "We have stamina. Our struggle is our life.. Cordaid International. Arkivita al la originalo en 2011-11-19
  11. (en) "ID: High Commissioner Update on Libya (Cont'd): - 35th Meeting, 39th Regular Session Human Rights Council Arkivigite je 2020-03-05 per la retarkivo Wayback Machine", United Nations Web TV.
  12. (en) "Pool of experts", North-South Centre.