Riedern GL

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Riedern
Blazono de Riedern
Lernejo de Riedern
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Glaruso
Komunumo(j) Glaruso
Koordinatoj  47° 2′ 59″ N 9° 3′ 6″ O / 47.04972 °N, 9.05167 °O / 47.04972; 9.05167 (mapo)
Areo 1,51 km²
Alteco 529 m super marnivelo
Poŝtkodo 8750
Mapo de Riedern
vdr

Pri la komunumo

Riedern estis ĝis la 31-a de decembro 2010 politika komunumo en Kantono Glaruso, en Centra Svislando. Ĝi havis 720 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. Kun efiko de la 1-a de januaro 2011 Riedern integriĝis kadre de la glarusa komunumreformo al la nova komunumo Glaruso.

Geografio

Riedern situas ĉe la elirejo de la valo Klöntal ĉe la bordo de la rivero Löntsch, elfluanto de la Lago de Klöntal kaj alfluanto de Linth. Kun teritorio de nur 1,51 km² la komunumo laŭ areo estis antaŭ la komunumreformo la plej malgranda komunumo de la kantono.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Riedern limas en nordo al Netstal kaj en sudo al la kantonĉefkomunumo Glaruso.

Trafiko

La komunumo Riedern situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo estas konektita al la publika transportreto per la buslinio de Mollis tra Näfels kaj Netstal al Glaruso.

Historio

La unua dokumenta mencio de Riedern datiĝas de la 5-a de februaro 1372 kiel Turserron sed ankaŭ jam kiel Riedern.[1]

Riedern fariĝis memstara komunumo en la jaro 1630 per disiĝo de la komunumo Glaruso.

Dum la koalicia milito inter Aŭstrio kaj Francio la trupoj de la rusa generalo Aleksandr Suvorov antaŭ sia retiriĝo trans la Panikso-Pasejo la 2-an ĝis la 4-a de februaro 1799 restadis en Riedern. Ĉe la Klöntaler-Strato videblas la Suvorov-Domo, kie dum sia restado la generalo havis sian komandejon.

Kadre de la glarusa komunumreformo kun efiko de la 1-a de januaro 2011 la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Ennenda, Netstal kaj Riedern estis integritaj al la komunumo Glaruso, kiu per tiu kuniĝo atingas urban grandecon.

Vidu ankaŭ

grekeAliaj lokoj kun la nomo Riedern

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Teksto pri historio de Riedern en la retejo de la komunumo

Eksteraj Ligiloj

Ŝablono:Projekto

Bildoj