Rijadus-Saliĥijn

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rijadus-Saliĥijn (ruse Риядус-Салихийн, laŭ la verkaĵo رياض الصالحين, latinliterigite Rijad as-Salihin, "Ĝardenoj de la Virtuloj" de Mahomedo) estas la nomo de terora grupiĝo de ĉeĉenaj ribeluloj. La grupiĝo fondiĝis fare de Ŝamil Basajev, kiun ne nur la ĝenerala prokuroro de Rusio kaj la rusia registaro, sed ankaŭ interalie la Unuiĝintaj Nacioj, Usono kaj la Eŭropa Komisiono konsideras respondeculo pri pluraj teroraj atakoj kaj ostaĝprenoj kaj unu el la plej danĝeraj teroristoj de la 2000-aj jaroj. Ĝis sia morto en 2006, li estis la plej serĉata homo en Rusio.

La komandantaro de la grupiĝo la 17-an de septembro 2004 anoncis esti la respondeculoj de la terorisma atako en Beslano de la 1-a ĝis 3-a de septembro 2004 kaj de du aviadilaj ostaĝprenoj de la 24-a de aŭgusto 2004. Poste, la grupiĝo ankaŭ deklaris respondecon pri katastrofa atako de la energicentralo ĉe la akvobaraĵo Sajano Ŝuŝenskaja (Саяно-Шушенская) proksime de Sajanogorsk en Siberio la 17-an de aŭgusto 2009.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]