Rivero Asón
Aspekto
| Asón | |
|---|---|
| rivero | |
| Bazaj informoj | |
| Longeco | 39 km |
| Akvokolekta areo | 551 km² |
| Averaĝa trafluo | 16,7 m³/s |
| Fluo | |
| - Alteco super marnivelo | 680 m |
| - Koordinatoj |
43° 12′ 10″ N, 3° 35′ 6″ U (mapo)43.202777777778-3.585 |
| Enfluejo | Kantabra Maro |
| - Alteco | 0 m |
| - Koordinatoj |
43° 26′ 7″ N, 3° 27′ 48″ U (mapo)43.435277777778-3.4633333333333 |
| Geografio | |
| Alfluantoj | Vidu liston |
Asón [aSON] estas rivero en la nordo de Hispanio, en la Kantabra Montaro. Ĝi trafluas la orienton de Kantabrio, fluante en la Kantabran Maron.
Pliaj informoj:
- Fonto: monto Azalagua, en la municipo Soba), ene de Naturparko Collados del Asón. La akvo elspruĉas el fonto situanta tuj en bordo de alta krutaĵo, formante mirindan akvofalon.
- Enfluejo: Estuaro de Limpias (en la municipoj Limpias, Colindres kaj Voto).
- Ĉefaj alfluantoj: Bustablado, Gándara, Carranza kaj Vallino.
- Tutjara akvofluo: 527 hm³.


