Juba (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rivero Jubba)
Juba (rivero)
rivero
Bazaj informoj
Longeco 1 658 km
Fluo
Geografio
Landoj Etiopio
Regionoj Somalio
vdr

La rivero JubaJubba (en somala Webi Jubba) estas rivero de suda Somalio kiu komencas ĉe la limo kun Etiopio kie kuniĝas la riveroj Dawa kaj Gebele, kaj fluas rekte suden al la Hinda Oceano, kie ĝi enfluas ĉe Goobweyn.

La rivero Jubba ĉe Jamaame

La regiono de la baseno de Jubba basin estas ĉefe savano, kaj estas la plej riĉa parto de la lando pro ties fruktodona farmtereno. Natura sovaĝa vivo inkludas ĝirafojn, leopardojn, leonojn, gepardojn, hienojn, bubalojn, hipopotamojn, krokodilojn, oriksojn, gazelojn, kamelojn, strutojn, ŝakalojn, kaj somalajn onagrojn.

La areo ricevas kelkan el la plej parto de la pluvo de Somalio, kaj kelkajn jaroj la rivero Jubba inundis la regionon inklude 1960 (kaŭzante grandan perdon de vivoj). La seka pluvsezono dum oktobro tra decembro en 1997 estis detruega.

La regiono de Bardera situas en la valo de la Jubba kaj tiele ĝi plej probable suferas la inundojn dum la pluvsezonoj.

Ponto super la Jubba en Baardheere, Somalio

Dum la detrua pluvsezono de 1997, brutobredado el ĉiuj regionoj de Jubba, nome Gedo, Meza Jubba kaj Malsupra Jubba estis alportita al la montaraj areoj de Gedo por survivi de la inundoj de la malaltaj paŝtejoj. Multaj familioj perrdis siajn gregojn en 1997 pro la pluvo, malvarmaj noktoj kaj haŭtomalsanoj pro la konstanta humideco. Kamelbredistoj plej suferis ĉar la ebenaj piedoj de kameloj humidiĝis kaj facile vundiĝis ĉe ŝtonoj, rokoj kaj bastoentoj surgrunde. Piedinfekto iĝis komuna. Ankaŭ, la milda brusto de kameloj, bona por pezodistribuo kiam oni sidiĝas, humidiĝis kaj vundiĝis kio finfine mortigis la animalojn. Kombinado de Tiu du aĥilaj kalkanoj de la korpo de kameloj perdigis la bestojn al kamelbredistoj.

La rivero Juba donas sian nomon al la somaliaj administraj regionoj de Meza Juba kaj Suba Juba kaj al la pli granda historia regiono de Jubalando. Plej grandaj urboj kiujn la rivero Jubba trapasas inkludas tiujn de Doollow, Luuq, Buurdhuubo, Beledhawo, Baardheere, Saakow kaj Goobweyn ĉe Kismaayo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]