Robert Estienne la 2-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Robert Estienne
la 2-a (1530–1571)
"De recta & emendata linguæ Anglicæ scriptione", verko de Thomas Smiith, eldonita en (1568), en Lvtetiæ far Robertus Stephanorum Secundus.
"De recta & emendata linguæ Anglicæ scriptione", verko de Thomas Smiith, eldonita en (1568), en Lvtetiæ far Robertus Stephanorum Secundus.
Persona informo
Naskiĝo 1530
en Parizo, Francio
Morto 1571
en Ĝenevo, Svisio
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato de Parizo
Familio
Dinastio Estienne vd
Patro Robert Estienne vd
Gefratoj Henri Estienne la Juna • François Estienne vd
Infanoj Henri III Estienne • Robert III Estienne vd
Profesio
Okupo book printer • tipografo • librovendisto • poeto • presisto vd
Laborkampo pressing • French poetry vd
Aktiva en ParizoĜenevo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Robertus Stephanorum Secundus (1530–1571) estis franca helenisto, hebreisto, latinisto kaj reĝa presisto. Li estis la dua el naŭ infanoj kaj estis filo de Robert Estienne kaj Perrette Estienne (naskita Bade), filino de Jodokus Badius. Liaj aliaj fratoj estis Henri Estienne la Juna, François Estienne la 2-a (1536-1570). Robert la 2-a edziĝis al Denise Estienne (naskita Barbé). Robert estis libristo kaj presisto en Parizo inter 1526 kaj 1550 kaj presisto de la reĝo post 1539. En 1550 li instaliĝas en Ĝenevo, kie li aktivis ĝis 1559, lia jaromorto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

"Anacreontis et Aliorvm", verko eldonita de Robert Estienne la 2-a (1530-1571), en (1556).

Robert la 2-a estis la dua filo en la familio de ok aŭ naŭ infanoj de Robert Estienne la 1-a. Konvinkita katoliko, li elektis reveni Parizon tuj kiam li povis, post la eskapo de sia patro al Ĝenevo, kaj finis siajn studojn tie kun sia onklo Charles Estienne, kiu fariĝis la reĝa presisto post la ekzilo de Roberto la 1-a. La edukado kaj metilernado de Roberto la 2-a kun sia onklo Karlo ofertis al li komfortan situacion kaj mirindan komencon en presado.

Lia unua eldonaĵo (pri kiu Edward Worth (1678-1733) havas kopion), estis publikigita en 1556 en Parizo. La teksto, poemoj de la antikva greka lirika poeto Anakreono (kun observoj de lia frato Henri Estienne la Juna) estis la unua libro eldonita de Henri la 2-a, du jarojn antaŭe. Kiel la premsigno klarigas, ĉi tio estis komuna produktado de la nova presejo de Robert la 2-a kaj tiu de Guillaume Morel (1505-64), kiu sukcedis Adrien Turnèbe (1512-65) kiel Reĝpresisto. Robert la 2-a estis tre plej juna en ĉi tiu aranĝo. Tamen, kvankam lia presfirmao produktis relative malmultajn publikaĵojn, kiujn li presis, ili estis konsiderataj tre altkvalitaj.

Kvankam ne tiel aktiva redaktisto kiel lia patro aŭ frato, Robert la 2-a estis konata en la scienca komunumo. Unu el liaj plej famaj publikaĵoj estis "De recta & emendata linguæ Anglicæ scriptione", dialogo de Thomas Smith (Parizo, 1568). Ĉi tiu verko, lingva volumo pri la angla lingvo de la angla akademiulo kaj diplomato Thomas Smith (1513-77), ĝi estis tre utila en la vivo de Estienne.

La vizito la 21-an de majo 1566 de Jeanne d'Albret (1528-1572), la patrino de la reĝo Henriko la 4-a de Francio (1553-1610), kaj reĝino reganta de Navaro, al la presejo de Robert la 2-a reprezentas la rekonon de ŝanĝo en la religiaj alligitecoj de Robert la 2-a por la reĝino de Navaro. Ŝi estis unu el la plej fervoraj subtenantinoj de la kalvinana afero. Tri jaroj poste Robert la 2-a finfine sekvis sian patron al Ĝenevo, kaj pli malfrue mortis tie en 1570. Lia vidvino, Denyse Barbé, geedziĝis kun la presisto Mamertus Patissonius (1530-1602), kiu kontrolis la edukadon de Robert la 3-a.

La titopaĝo de la kopio de Edward Worth de "De recta & emendata linguæ Anglicæ scriptione", dialogo (Parizo, 1568) portas la subskribon de 'Joh. Priceus ’, eble langla erudiciulo kaj librokolektisto John Price (ĉ. 1602-1676), kvankam tiu nomo estis relative ofta. Ofta ankaŭ estis la uzo de similaj familiaj nomoj en la familio Estienne kaj tio foje kaŭzis konfuzon inter Roberto la 1-a kaj Roberto la 2-a. Tamen, kiel la presdetaloj klare montras, ĉiuj publikaĵoj de Robert la 2-a estis presitaj ĉe pariza poŝto, en 1556, ses jarojn post kiam lia patro Robert la 1-a fuĝis al Ĝenevo. Siavice Robert la 2-a nomis unu el siaj filoj Robert la 3-a, kiu daŭrigis la familian prestradicion en Parizo.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]