Robert John Burck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Robert John Burck
Persona informo
Naskonomo Robert John Burck
Naskiĝo 23-an de decembro 1970 (1970-12-23) (53-jaraĝa)
en Cincinnati
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Cincinnati
Okupo
Okupo surstrata artisto • muzikistokantistoaktorogitaristopolitikisto
TTT
Retejo http://nakedcowboy.com
vdr
Robert John Burck, 2006

Robert John BURCK (23-an de decembro 1970 en Cincinnati) estas usona strata muzikisto. Burck muzikas ĉefe en Novjorko, gitarludas kaj portas dum tio nur blankan vakeran ĉapelon, blankajn kalsonon kaj vakerajn botojn. Pro sia nekutima vestado, li havas la artistan nomon The Naked Cowboy (Nuda Vakero, Kovbojo), Burck estas jam ekde 10 jaroj turisma vidindaĵo ĉe Times Square. Ŝi ofte permesas komunan fotadon kun virinoj, dum li permesas ekkapton de lia pugo - kaj eĉ reciproke prenas pugon de la virino- aŭ kareson de lia korpo.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Burck unuafoje muzikis en 1998 en Los Angeles sur strando de Venice Beach. Post la sukceso, li decidis - je propono de amiko- prezenti sin nur en kalsono kaj igi sian korpon - fortigitan per korpokonstruado - al marko. Li muzikas ekde 1999 en Novjorko.

Burck en 2000 aperis en la konservativa klaĉspektaklo Moral Court; konkurspektakloj American Idol, Australian Idol kaj Star Search, en kiuj li adiaŭis jam en la unua raŭndo. Li famigis sian agadon per partoprenoj en diversaj televidaj klaĉaj, amuzigaj spektakloj aŭ muzikado en diversaj usonaj ŝtatoj.

Burck muzikas en la someraj monatoj regule sur Times Square kaj tie perfektigis sian komercan modelon. Li postulas du dolarojn po foto, kiujn kolektas kunlaboranto en nigra vestaĵo. Per tiu metodo, Burck lukras plurajn milojn da usonaj dolaroj en unu tago. Vintre, li muzikas en Venice Beach aŭ Santa Monica.

Robert John Burck, 2006

Lia artista nomo kaj vestaĵo estas protektita kiel marko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]