Robin Mallapert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Robin Mallapert
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1538 (1538-01-01)
Morto 1-an de januaro 1553 (1553-01-01) (15-jara)
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo muzikistokapelmajstrokomponistokantistokanoniko
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Robin Mallapert (fl. 1538-1553) estis franca muzikisto de la Renesanco, probable komponitso, kiu paŝis plej el sia vivo en Romo. Li estas konata ĉefe kiel instruisto de Palestrina.

Nenio klara estas konata pri la eko aŭ fino de lia vivo, sed ja ke li estis dungita sinsekve de kelkaj romaj preĝejoj kaj kapeloj: nome la Cappella Liberiana ĉe la Baziliko Sankta Maria la Granda, ĉe Sankta Ludoviko de la Francoj, la Cappella Giulia ĉe Sankta Petro, kaj ĉe la Baziliko Sankta Johano de Laterano. Dum la periodo 1538-1539, kiam li estis maestro di cappella ĉe Santa Maria Maggiore, Palestrina estis unu el ties kantistoj: plej verŝajne li instruis lin kantadon kaj/aŭ komponarton tiam.

Nenia muzikpaco estis atribuita al li certe. Tamen, serio de ses pecoj de Magnificat, atribuita al "Rubino", estas plej verŝajne liaj.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Allan Atlas/Mitchell Brauner, Grove rete
  • Allan Atlas/Mitchell Brauner: "Robin Mallapert", Grove Music Online, ed. L. Macy (Alirita la 17an de Oktobro, 2008), (subskribo postulita)
  • Gustave Reese, Music in the Renaissance. New York, W.W. Norton & Co., 1954. ISBN 0-393-09530-4