Roger Toulouse

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Roger Toulouse
Persona informo
Naskiĝo 19-an de februaro 1918 (1918-02-19)
en Orléans
Morto 11-an de septembro 1994 (1994-09-11) (76-jaraĝa)
en Orléans
Tombo Grand cimetière d'Orléans
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Orleans College of Art and Design
Okupo
Okupo pentristo • poeto
vdr

Roger Alphonse Albert TOULOUSE, naskiĝis la 19an de februaro 1918 en Orleano kie li mortis la 11an de septembro 1994, li estis franca pentristo kaj skulptisto, same poeto kaj ilustristo.

Pentristo[redakti | redakti fonton]

Roger Toulouse gajnis multnombrajn premiojn de la Lernejo de Belartoj de Orleano, poste, li komencis pentri kaj, en 1937, li ekspoziciis en sia urbo dek-kvinon da toloj ĉe farbo-komercisto. Feliĉe, la toloj estis rimarkitaj de la poeto Max Jacob kiu kontaktigis lin kun siaj amikaj pentristoj. En 1939, li ekspoziciis en la 11a Salono de la surindépendants en Parizo. La stilo de Roger Toulouse estas potence ekspresionisma kaj kolorplena. Li ekspoziciis en multnombraj francaj urboj, same kiel en Tokio, Wichita, Nov-Jorko, Kebekio, Berno ktp. Lia pentrmaniero ne ĉesis evolui dum la jaroj, ĝis la abstraktismo kaj ankaŭ, ekde 1949, laŭ nova mistika kaj filozofia dimensio.

Skulptisto[redakti | redakti fonton]

Ekde 1970, Roger Toulouse skulptis, kunmetante martelitajn metalplatojn por forĝi figurajn formojn, sed same, kiel en la pentrarto, li evoluis pli kaj pli al la abstraktismo. En tiuj jaroj, komunumoj de Loiret aĉetis de li skulptaĵojn de granda alto. Same, en 1980, li serĉis alian vojon produktante skulptaĵojn el ligno nigrigita.

Poeto[redakti | redakti fonton]

Roger Toulouse, poeto li mem kaj amiko de poetoj, neniam hezitis por meti sian talenton al ilia servo. Tiel oni retrovas liajn desegnojn en revuoj, sur ĉefpaĝoj de multnombraj libroj, kaj li partoprenis al la ilustro de kolektoj por Max Jacob kaj por la poetoj de Rochefort al kiuj li kuniĝis en 1941: René Guy Cadou, Marcel Béalu, Luc Bérimont, Jean Rousselot, Tristan Maya, Claude Morgan.

Morto[redakti | redakti fonton]

Roger Toulouse mortis en 1994 en Orléans pro leŭkemio kiun li suferis de 1977.

Li estas entombigita en la granda tombejo de Orléans.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]