Romia akvedukto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La multobla arkaro de la Pont du Gard en Romia Gaŭlujo (moderna suda France). La supra nivelo enhavas akvedukton kiu sendis akvon al Nimes en Romia epoko; ties malalta nivelo estis etendita en la 1740-aj jaroj por porti ampleksan ŝoseon tra la rivero.
La arkaro de alta sekcio de la romia Akvedukto de Segovio, en moderna Hispanio.
La arkaro de akvedukto de Luynes (Indre-et-Loire).

La romianoj konstruis nombrajn akveduktojn por porti akvon el ofte distaj fontoj en urbojn, liverante al publikaj banejoj, latrinoj, fontoj kaj privataj hejmoj. Akveduktoj ankaŭ havigis akvon por minado, muelado, farmado kaj ĝardenado.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Akveduktoj transportis akvon pere nur de gravito, danke al iome subena deklivo ene de kondukejoj el ŝtono, brikojcemento. Plej kondukejoj estis enterigitaj ene de la grundo, kaj sekvis la konturojn de la tereno; evitante altaĵojn ĉirkaŭirante aŭ malplej ofte, tratunele. Ĉe valoj aŭ malaltaj teroj, la kondukejo estis metita sur ponto, aŭ ties enhavo ene de alt-premaj plumbaj, ceramikaj aŭ ŝtonaj tuboj kaj trasifonita. Plej akveduktaj sistemoj inkludis sedimentujojn, kiuj helpis malpliigi akvoportitan rubaĵon. Irigaciaj kanaletoj kaj castella aquae (distribuujoj) regulis la akvoliveradon al individuaj destinoj. La malmankanta akvo el akveduktoj nutris avomuelejojn, kaj purigis drenejoj kaj akvoforigejojn.

La unua akvedukto de Romo liveris akvon al akvofonto ĉe la urba bestomerkato. Ĉirkaŭ la tria jarcento p.K., la urbo havis dekunu akveduktojn, subtenante loĝantaron de ĉirkaŭ unu miliono; plej el la liverita akvo estis por la multaj publikaj banejoj de la urbo. Aliaj urboj laŭlonge de la Romia Imperio imitis tiun modelon, kaj financis akveduktojn kiel objektojn de publika intereso kaj civitana fiero, "multekosta sed necesa lukso al kiu ĉiuj povis aspiri, kaj ja aspiris".[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gargarin, M. kaj Fantham, E. (eldonistoj). The Oxford Encyclopedia of Ancient Greece and Rome, Volume 1. p. 145.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Blackman, Deane R., Hodge, A. Trevor (2001). "Frontinus' Legacy". University of Michigan Press.
  • Bossy, G.; G. Fabre, Y. Glard, C. Joseph (2000). "Sur le Fonctionnement d'un Ouvrage de Grande Hydraulique Antique, l'Aqueduc de Nîmes et le Pont du Gard (Languedoc, France)" in Comptes Rendus de l'Académie des Sciences de Paris. Sciences de la Terre et des Planètes. Vol. 330, pp. 769–775.
  • Chanson, H. (2002). "Certains Aspects de la Conception hydraulique des Aqueducs Romains". Journal La Houille Blanche. No. 6/7, pp. 43–57.
  • Chanson, H. (2008). "The Hydraulics of Roman Aqueducts: What do we know? Why should we learn ?" in Proceedings of World Environmental and Water Resources Congress 2008 Ahupua'a. ASCE-EWRI Education, Research and History Symposium, Hawaii, USA. Invited Keynote lecture, 13–16 May, R.W. Badcock Jr and R. Walton Eds., 16 pages (ISBN 978-0-7844-0976-3)
  • Coarelli, Filippo (1989). Guida Archeologica di Roma. Milano: Arnoldo Mondadori Editore.
  • Claridge, Amanda (1998). Rome: An Oxford Archaeological Guide. New York: Oxford University Press.
  • Fabre, G.; J. L. Fiches, J. L. Paillet (2000). L'Aqueduc de Nîmes et le Pont du Gard. Archéologie, Géosystème, Histoire. CRA Monographies Hors Série. Paris: CNRS Editions.
  • Gebara, C.; J. M. Michel, J. L. Guendon (2002). "L'Aqueduc Romain de Fréjus. Sa Description, son Histoire et son Environnement", Revue Achéologique de Narbonnaise, Supplément 33. Montpellier, France.
  • Hodge, A.T. (2001). Roman Aqueducts & Water Supply, 2nd ed. London: Duckworth.
  • Leveau, P. (1991). "Research on Roman Aqueducts in the Past Ten Years" in T. Hodge (ed.): Future Currents in Aqueduct Studies. Leeds, UK, pp. 149–162.
  • Lewis, P. R.; G. D. B. Jones (1970). "Roman gold-mining in north-west Spain". Journal of Roman Studies 60 : 169-85.
  • Lewis, P. R.; G. D. B. Jones (1969). "The Dolaucothi gold mines, I: the surface evidence". The Antiquaries Journal, 49, no. 2: 244–72.
  • Taylor, R., Public Needs and Private Pleasures: Water Distribution, the Tiber River and the Urban Development of Ancient Rome, (Studia Archaeologica) L'ERMA di BRETSCHNEIDER, 2000.
  • Tucci, Pier Luigi (2006). "Ideology and technology in Rome’s water supply: castella, the toponym AQVEDVCTIVM, and supply to the Palatine and Caelian hill". Journal of Roman Archaeology 19 : 94-120.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]