Saltu al enhavo

Rosa Mercedes Ayarza de Morales

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rosa Mercedes Ayarza de Morales
Persona informo
Naskonomo Rosa Mercedes Ayarza Morales
Aliaj nomoj Reliquia viva del folclor
Naskiĝo 8-an de julio 1881 (1881-07-08)
en Limo
Morto 2-an de majo 1969 (1969-05-02) (87-jaraĝa)
en Limo
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Peruo Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)o Alejandro Ayarza de Morales (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo komponisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Rosa Mercedes AYARZA de MORALES (la 8an de julio 1881, en Limo – la 2ab de majo 1969) estis rimarkinda perua pianisto, kantinstruisto, komponistino kaj folkloristo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

i studis kanton kaj pianon ĉe Claudio Rebagliati kaj elstaris ekde la aĝo de 8 kiel koncertpianisto en recitaloj, kaj ekde la 14-a kiel dirigento de ekleziaj korusoj.

Rosa Ayarza sukcesis akiri renomon kaj esti agnoskita de tiamaj eminentaj kritikistoj, kiel la plej bona pianisto de Sudameriko. La prezento kiu gajnis al ŝi la plej grandan laŭdon estis la premiero de la malfacila kaj bela Konĉerto en La de Schumann, por piano kaj orkestro, en 1909.

Pliajn malsamajn facetojn havas la interesa arta personeco de Rosa Ayarza, ĉar kiel folkloristo ŝi kultivis ambaŭ aspektojn: kiel kompilisto, pro kiu ŝi estis nomita "Konservanto de Kreola Folkloro", posteno kiun ŝi plenumis kun vera fervoro kaj sukceso; kaj en sia kreiva agado ŝi enfokusiĝis pri la uzo de ritmoj, melodioj kaj folkloraj ĉeftemoj; ŝi stiligis plurajn tradiciajn temojn, kiuj en ŝiaj versioj akiris novan vivon kaj kvaliton.

Ŝia hejmo estis scenejo de vesperaj muzikaj prezentadoj, en kiuj paradis mulatoj kaj zamboj, kopleroj kaj dancistoj, de kiuj ŝi aŭdis repertuaron, kiu ĝis tiam ne estis vaste disvastigita ekster siaj propraj sociaj sferoj. Kun tiu influo, ŝi rekonstruis antikvajn muzikajn praktikojn, ankaŭ kontribuante per sia propra kreivo.

Danke al ŝia laboro konserviĝas popularaj muzikpecoj sur notliniaro kaj kun transskribitaj tekstoj. Ŝi kompilis “La strat-reklamaj kantoj de Lima” (Los Pregones de Lima) tiuj strat-kantoj kiuj, ekde la 17-a jarcento, estis transdonitaj voĉe de generacio al generacio. La verko estis premierita en 1937 ĉe la Societo "Entre Nous".

Kiel komponistino, ŝi kreis kelkajn liederojn, religiajn muzikojn, lernejajn kantojn, korusajn aranĝojn de kreolaj kantoj ktp. En ĉi tiu ampleksa katalogo estas kantoj de granda lirika forto kaj melodia delikateco, eĉ popularaj koloraj paĝoj de ritma varmo, kaj sennombra strat-reklamaj kantoj.

Inter la pluraj gravaj mejloŝtonoj kiujn Rosa Mercedes Ayarza markis en la vivo, estas du: estis ŝi mem kiu transskribis en partituron kaj kantotekston unu el la unuaj ‘marineraj’ "La concheperla". Ŝi ankaŭ respondecis por la unua fojo, ke folklora spektaklo el la perua marbordo estis prezentita en la Municipa Teatro, la ĉefa scenejo de la ĉefurbo, kiu ĝis tiam en 1938, estis malpermesita por perua populara muziko.

Ŝi ankaŭ organizis kaj dirigentis orkestrajn kaj korusajn grupojn, prezentante koncertojn kaj publikajn prezentojn de baletoj, operetoj kaj zarzueloj. Resume, ŝi estis konstanta vigligisto de la Lima muzika medio.

Ŝiaj verkoj inkludas: "Pregones Limeños" kaj "Estampas Criollas", por kantado kaj piano; “La Concheperla”, marinera aranĝita por 7-voĉa ĥoro; “El Picaflor”, "India Bella", kanto kaj ĥoraranĝo; "Lernejaj kantoj."

Rosa Mercedes Ayarza reprezentas la transiron inter la kanzono de la malfrua 19-a jarcento kaj la komenco de la 20-a jarcento. Kvankam ĉiu muziko kaptis ŝian intereson, estis la kantoj de la marbordo, precipe de Lima, kiuj vekis viglan pasion en ŝi. Ŝia originala verko kiel komponisto povus esti konsiderita la fundamento de la perua marborda kanzono komence de la 20-a jarcento.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 219 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]