Rouben Mamoulian
Rouben Mamoulian | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de oktobro 1897 en Tbiliso |
Morto | 4-an de decembro 1987 (90-jaraĝa) en Woodland Hills |
Tombo | Forest Lawn Memorial Park (en) |
Lingvoj | angla |
Loĝloko | Usono |
Ŝtataneco | Usono (1930–) Rusia Imperio |
Alma mater | Lycée Montaigne (en) Imperia Moskva Universitato |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro reĝisoro teatra reĝisoro scenaristo |
Rouben Zachary MAMOULIAN (/ruːˈbɛn mɑːmuːlˈjɑːn/ roo-BEN mah-mool-YAHN, en armena: Ռուբէն Մամուլեան)[1] (8a de oktobro, 1897 – 4a de decembro, 1987) estis armen-usona kinarta kaj teatra reĝisoro.
Li reĝisoris sian unuan filmon en 1929, nome Applause, kiu estis unu el la dekomencaj sonfilmoj. Ĝi estis mejloŝtona filmo kiu profitis el la plinoviga uzado fare de Mamoulian de la kameramovo kaj de sono, kaj tiuj kvalitoj estis transportitaj al liaj aliaj filmoj publikigitaj en la 1930-aj jaroj. Dr. Jekyll and Mr. Hyde (1931) profitis el la fakto ke ĝi estis farita antaŭ la ekvalidiĝo de la Produktora Kodo, kaj ĝi estas regule konsiderata la plej bonkvalita versio de la rakonto de Robert Louis Stevenson. Queen Christina (1933) estis la lasta filmo kiun Greta Garbo faris kun John Gilbert, kaj ankaŭ ĝi profitis el la fakto ke ĝi estis farita antaŭ la ekvalidiĝo de la Produktora Kodo. La muzika filmo Love Me Tonight estis publikigita en 1932.
Li reĝisoris la unuan tribendan filmon per Technicolor nome Becky Sharp (1935), bazitan sur la verko de William Makepeace Thackeray nome Vanity Fair, kaj ankaŭ en 1937 la muzikalon High, Wide, and Handsome. Liaj postaj du filmoj havigis al li ampleksan admiron, nome The Mark of Zorro (1940) kaj Blood and Sand (Sango kaj sablo, 1941), ambaŭ refilmoj de mutaj filmoj. Blood and Sand, pri taŭrludado, estis filmita en Technicolor, kaj uzis kolorskemojn bazitajn sur la verkaro de hispanaj pentristoj kiel Diego Velázquez kaj El Greco. Lia eniro en amparodia komedio en 1942 estis sukceso per Rings on Her Fingers en kiu stelulis Henry Fonda kaj Gene Tierney.
Aliaj filmoj
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Charles Earle Funk, What's the Name, Please?, Funk & Wagnalls, 1936.