Savosa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rovello)
Savosa
Blazono de Savosa
Blazono de Savosa
Blazono de Savosa
Kantono Tiĉino
Distrikto Lugano
Komunumaro Vezia
Koordinatoj  46° 1′ 5″ N 8° 56′ 31″ O / 46.01806 °N, 8.94194 °O / 46.01806; 8.94194 (mapo)Koordinatoj: 46° 1′ 5″ N 8° 56′ 31″ O / 46.01806 °N, 8.94194 °O / 46.01806; 8.94194 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2111
Areo 0,74 km²
Alteco 437 m super marnivelo
Poŝtkodo 6942
Komunumkodo 5221
Mapo de Savosa
Mapo de Savosa
Mapo de Savosa

Savosa estas komunumo de la komunumaro Vezia kaj la distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 2111 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Savosa situas norde de la distriktĉefurbo Lugano, al kies aglomeraĵo ĝi apartenas. La komunumo konsistas el la vilaĝo Savosa kaj la kvartaloj Crocifisso, Nalva, Roncaccio, kaj Rovello.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 0,74 km², de kiuj 13,5% estas kovritaj de arbaro, 12,2% servas por agrikulturo kaj 73,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Savosa limas en nordo al Porza, en oriento kaj sudokcidento al Lugano, en sudo al Massagno, kaj en nordokcidento al Vezia.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Savosa pasas la kantona ĉefvojo n-ro 2 de Belinzono al Lugano kaj al alvetvujo al la alveturejo Lugano-Nordo de la svisa aŭtovojo A2. Pere de la loka bus- kaj trolejbusreto de Lugano la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Savosa datiĝas el la jaro 1335 Savoxa. En la 11-a kaj 12-a jarcento la Kolegia Abatejo Lorenzo en Lugano posedis bienojn en Rovello kaj Savosa. En la 13-a kaj 14-a jarcentoj la feŭdoj de Savosa kaj Rovello apartenis al la episkopo de Como. La urbeca eveluo de la komunumo komenciĝis en la jaro 1957 kiam al Crocifisso estis konstruita linio de la urba tramo de Lugano, la nuntempa trolejbuslinio. En Savoso hodiaŭ ankaŭ troviĝas la Gimnazio Lugano 2.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]