Ruĝaventra papago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝaventra papago

Paro de ruĝaventraj papagoj, iĉo maldekstre kaj ino dekstre
Paro de ruĝaventraj papagoj, iĉo maldekstre kaj ino dekstre
Biologia klasado
Regno: Animalia
Filumo: Chordata
Klaso: Aves
Ordo: Psittaciformes
Familio: Psittacidae
Subfamilio: Psittacinae
Genro: Poicephalus
Specio: P. rufiventris
Rüppell, 1845
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ruĝaventra papago (Poicephalus rufiventris) estas specio de Afrikaj papagoj el genro Poicephalus. Ili estas relative malgrandaj papagoj ĉ. 23 cm je longo kun plejparte grizece verda plumaro. Distinga eco de tiu ĉi specio, kiu apartigas ĝin de aliaj specioj de la sama genro, estas brile ruĝece oranĝkoloraj ventroj de la iĉoj. Ventroj de inoj estas same verdecaj kiel aliaj partoj de ilia plumaro.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Juna iĉa ruĝaventra papago en kapteco. Notu la nigrajn irisojn tipajn por junuloj.

Ruĝaventra papago estas relative malgranda birdo kiu longas 23 cm kaj pezas ĝis 140 g. Ĝia plumaro estas plejparte grizece verda, pli grizeca ĉe supraj/dorsaj partoj, pli verdeca ĉe la malsupraj/ventraj. Plenkreskaj birdoj havas verdajn "pantalonojn" el plumoj sur kruroj, ruĝajn irisojn kaj malhele grizajn bekojn. La specio havas prominentan seksan duformismon, ĉar plenkreskaj iĉoj havas tre brile ruĝece oranĝkolorajn brustojn kaj ventrojn, dum brustoj kaj ventroj de inoj estas verdaj aŭ grizece verdaj. Malsimile de plejparto de aliaj sekse duformaj papagoj, tiu ĉi duformismo observeblas tre frue, eĉ antaŭ la unua mudo. Ĝi rimarkeblas eĉ ĉe junaj birdidoj kiuj ankoraŭ ne elnestiĝis.[2]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Paro de ruĝaventraj papagoj en Naturrezervejo Samburu, Kenjo. La iĉo (ekstere) estas konstruinta neston por la ino (ene).

Ruĝaventra papago nestas en arbotruoj. La ovoj estas blankaj kaj plej kutime tri po ovaro. La ino kovas la ovojn dum averaĝe 28 tagoj kaj la idoj elnestiĝas post ĉ. 63 tagoj post eloviĝo.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. BirdLife International (2016). “Poicephalus rufiventris”, IUCN Red List of Threatened Species 2016, p. e.T22685312A93067459. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22685312A93067459.en. 
  2. 2,0 2,1 Alderton, David. (2003) The Ultimate Encyclopedia of Caged and Aviary Birds. London, England: Hermes House, p. 224. ISBN 1-84309-164-X.