Saltu al enhavo

Rubandoturdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rubandoturdo
Masklo T. t. torquatus en Hispanio
Masklo T. t. torquatus en Hispanio
Ino T. t. torquatus en Hispanio
Ino T. t. torquatus en Hispanio
Biologia klasado
Regno: Animalia - animaloj
Filumo: Chordata - ĥorduloj
Klaso: Aves - birdoj
Ordo: Passeriformes - paseroformaj
Familio: Turdidae - turdedoj
Genro: Turdus - turdo
Specio: T. torquatus - kolringa turdo
Turdus torquatus
Linnaeus, C, 1758
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo

 Ĉiujare ĉeestanta
 Reproduktiĝanta
 Reproduktiĝanta
 Vintranta
Natura arealo
  •  Ĉiujare ĉeestanta
  •  Reproduktiĝanta
  •  Reproduktiĝanta
  •  Vintranta
  • Natura arealo
  •  Ĉiujare ĉeestanta
  •  Reproduktiĝanta
  •  Reproduktiĝanta
  •  Vintranta
  • Subspecioj

    3 subspecioj, vidu tekston.

    Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr
    Ilustraĵo
    ovoj de Turdus torquatus torquatus - Muzeo de Tuluzo

    La Rubandoturdo[mankas fonto]kolringa turdo[1] (latine Turdus torquatus) estas birdospecio el la familio de turdedoj. Ĝi troviĝas en Eŭropo, Nord-Afriko kaj Mezoriento.

    Ĝi estas la montara ekvivalento de la tre rilata nigra turdo.

    Taksonomio

    [redakti | redakti fonton]

    Laŭ AviList[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu specio, kaj ties Esperantaj nomoj[1]:

    Tiu palearktisa specio estis unuafoje priskribita de Linnaeus en sia verko Systema naturae en 1758 laŭ sia ankoraŭ nuna scienca nomo.[3]

    Etimologio

    [redakti | redakti fonton]

    La scienca genra nomo Turdus venas el latino kaj signigas "turdo". La scienca specia epiteto venas el la latina termino torquatus kaj signifas "kiu portas kolringon". Tio aludas la rimarkindan larĝan blankan lunarkon ĉe la supra parto de la brusto ĉe ambaŭ seksoj, kaj pluestas ĉe la komunlingvaj nomoj en la plimulto de la naciaj lingvoj kaj en Esperanto[4].

    Priskribo

    [redakti | redakti fonton]

    La Rubandoturdo estas ĉiomanĝanta, kaj nutras sin el ampleksa vario de insektoj, tervermoj, ronĝuloj, lacertoj kaj beroj. Ili nestumas en arbustoj aŭ inter rokoj, kie la ino demetas kelkajn palbluajn ovojn, kiuj estas makulitaj el bruna koloro, en simpla tasforma nesto.

    Ĝi estas teritoria kaj kutime estas vidata ĉu sola ĉu pare, kvankam ili povas formi izolitajn arojn dum migrado. Kiam ili ne estas reproduktantaj, ankaŭ kelkaj birdoj povas asociiĝi en taŭgaj manĝareoj, kiaj fruktarbo, ofte kun aliaj turdoj. Ili vivas ĝis 8 jarojn.

    La maskla plenkreskulo estas tute nigra escepte pro tre kontrasta blanka duonluno ĉe brusto kaj flaveca beko, anstataŭ flavoranĝa. La flugiloj havas arĝentecan aspekton pro blankaj plumobordoj. Ĝenerale tiu specio estas ne tiom nigra kiom merloj, ĉefe en subaj partoj kiuj aspektas pli ardeznigraj kaj skvamecaj. Temas pri birdo 23 al 24 cm longa kun enverguro de 38 al 42 cm kaj pezo de 90 al 130 g.

    La masklo kantas sian laŭtan kaj plendeman kanton el arboj aŭ rokoj.

    La ino estas simila, sed pli senkolora, kaj junuloj ofte ne havas la brustan duonlunon. Junuloj havas brunajn plumarojn.

    Ili reproduktiĝas en la plej altaj regionoj de okcidenta kaj centra Eŭropo kaj ankaŭ en Kaŭkazo. Plej parto de populacioj estas migrantaj, kiu vintras en la regiono de Mediteraneo. Ili reproduktiĝas en ravinoj, rokaj areoj aŭ ŝtonaj deklivoj.

    Referencoj

    [redakti | redakti fonton]
    1. 1 2 Ornitologia taksonomio
    2. AviList v2025, konsultita la 24-an de dec. 2025
    3. Linnaeus, C. (1758) Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I. Editio decima, reformata.. Holmiae. (Laurentii Salvii)., p. 169. “T. nigricans, torque albo, rostro fiavescente.”.
    4. Birds of the World, Ring Ouzel

    Vidu ankaŭ

    [redakti | redakti fonton]