Rubén Avilés

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rubén Avilés
Persona informo
Naskiĝo 21-an de junio 1999 (1999-06-21) (24-jaraĝa)
en Sevilo
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo GLAT-aktivulo • TikToker
vdr

Rubén AVILÉS (Sevilo, la 21-a de junio 1999) estas enhavkreinto de TikTok konata pro siaj videoj en defendo de GLAT-rajtoj.[1]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Rubén naskiĝis en Sevilo en 1999. Li studis Reklamadon kaj Publikajn Rilatojn[2] ĉe la Universitato de Sevilo, kaj diplomiĝis en 2022,[3] kaj per sia GLAT-aktivismo, li kunlaboris kun la Ruĝa Kruco.[4] En 2022, Rubén partoprenis en la agadoj de la Monato de Seksa Diverseco organizita de la Sevila Municipo.[5] Tiun saman jaron li estis nomumita por la Premioj TikTok 2022 en la kategorio Diverseco.[6] En 2022 li estis intervjuita en Dulces y Saladas.

Li estas la kreinto de Las Voces de Ellas, programo kie li intervjuas virinojn por rakonti siajn rakontojn. Li intervjuis virinojn kiel Samantha Hudson kaj Inés Hernand.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1]
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2022-12-07. Alirita 2022-12-11.
  3. [2]
  4. [3]
  5. [4] Arkivigite je 2022-12-07 per la retarkivo Wayback Machine
  6. [5]