Rudolf Meinhold

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rudolf Meinhold
Persona informo
Naskiĝo 2-an de aprilo 1911 (1911-04-02)
en Bad Klosterlausnitz
Morto 18-an de januaro 1999 (1999-01-18) (87-jaraĝa)
en Freiberg
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo geologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Rudolf MEINHOLD (naskiĝinta la 2-an de aprilo 1911 en Bad Klosterlausnitz, mortinta la 18-an de januaro 1999 en Freiberg) estis germana geofizikisto kaj naftogeologo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Meinhold pasigis la junulajn jarojn en Ruhla. Poste li studis minadsciencojn en Jena kaj Berlino kaj ricevis sian diplomon ĉe Herrmann Reich pri demandoj de reflekta sismiko por la esplorado de subteraj strukturoj. Lia unua profesia agado estis sub la direktoreco de la potsdama geofizikisto Hans Haalck kun la esplorado de salkupoloj en la Nordgermana Ebenaĵo per la gravimetro de Haalck.

Laŭ la sugesto de lia mentoro Haalck, li uzis la ŝancon efektivigi marajn gravimetrajn mezuradojn tre frue. La mezuradoj okazis ĉe la nederlanda marbordo en 1938, sur la Marakajbo-lago kaj en la Orinoko-delto en 1939. La laboro estis farita nome de Bataafschen Matschappij (Shell-grupo). Kiam la Dua mondmilito ekis en 1939, li devis rezigni sian laboron kaj revenis al Berlino en 1940 tra San Francisco, Japanio, Manĉurio, Siberio kaj Moskvo.

Dum la Dua Mondmilito li gvidis sismajn enketteamojn nome de Prakla. En la 1950-aj jaroj, li konstruis sisman reflektadesploradon je GDR kaj tiam estis altranga geologo en la landa naftoindustrio. Dum ĉi tiu tempo li traktis la demandojn de salaltiĝo (halokinezo). Krome, li povis pruvi ke la Pompeck- sojlo ne estas sojlo en la struktura signifo. La antaŭe aplikota limo al petrolperspektivoj estis tiel forigita.

Pliiĝantaj diferencoj kun la komunisma registaro, precipe en la demando de estonta petrolo kaj gasproduktado (la GDR-gvidado estis interesita pri grandaj stokejoj kio ne eblis) kondukis al lia translokiĝo al la Teknika universitato de Freiberg (Saksio). Li tie organizis la mondskale unuan katedron pri naftogeologio. Lia profesoreco tamen ne venis tuj pro politikaj kialoj.

Ekde 1951 li trejnis plurajn generaciojn de geofizikistoj kaj geologoj kiel ekstera preleganto ĉe la Universitato de Lepsiko kaj Monta akademio de Freiberg. Li emeritiĝis en 1976.

Rudolf Meinhold kultivis personajn kontaktojn ekz. kun Ludger Mintrop, Hans Haalck, Robert Lauterbach, Marshall Kay (Usono), Otto Rosenbach, Gerhard Fanselau, Wolfgang Buchheim, Otto Meißer, Adolf Watznauer, Arno Hermann Müller.

La 2-an de januaro 1940, kune kun Horst Martin, li surgrimpis la Nevado del Tolima (ĉirkaŭ 5200 m) en Kolombio (verŝajne la unua supreniro).

Werke[redakti | redakti fonton]

  • Der geologische Bau und die Erdöl- und Erdgasführung der DDR. Akademie, Berlin 1960
  • Erdölgeologie. Akademie, Berlin 1962
  • Erdölgeologie Lehrwerk Band 1 - 12.Bergakademie, Freiberg 1961–1974
  • Geophysikalische Meßverfahren in Bohrungen. Geest& Portig, Leipzig 1965
  • Entwicklungsgeschichte der Erde. Brockhaus, Leipzig 1955–1981 (6 Auflagen)
  • Energie aus der Tiefe der Erde. B. G. Teubner, Leipzig 1984
  • Erdöl und Erdgas. B. G. Teubner, Leipzig 1987

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • 1991: honora membro ĉe la en 1990 refondita societo Thüringischer Geologischer Verein[1]
  • 1996: honora civitano de Ruhla
  • 1980: „Abraham-Gottlob-Werner-Nadel“ fare de Gesellschaft für Geologische Wissenschaften
  • 1977: honora pinglo de Bergakademie Freiberg

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Harald Lindner: Rudolf Meinhold – 85 Jahre. Ĉe: Zeitschrift für Förderer der Technischen Universität Bergakademie Freiberg. 3. Jg., Nr. 1/2, 1994/1996, p. 81
  • Harald Lindner: Nachruf auf Prof. Dr. rer. nat. habil. Rudolf Meinhold. Ĉe: Zeitschrift für Förderer der Technischen Universität Bergakademie Freiberg. 6. Jg., 1999, p. 115–116
  • Joachim Schubert: Zum Gedenken an Prof. Dr. Rudolf Meinhold, Mitteilungsblatt des ThGV 1999.
  • Manfred Wolf: Beitrag zum Ehrenkolloquium für Prof. Dr. habil. Rudolf Meinhold am 24. April 1981. Ĉe: Freiberger Forschungshefte, Reihe C, 376, 1981, p. 7–11
  • Robert Lauterbach: Auszug aus dem Beitrag zum Ehrenkolloquium für Prof. Dr. habil. Rudolf Meinhold am 24. April 1981. Ĉe: Freiberger Forschungshefte, Reihe C, 376, 1981, p. 13–15
  • Rainer Vulpius (eld.): Beiträge zur Erdölgeologie. Ehrenkolloquium zum Gedenken an Prof. Dr. rer. nat. habil. Rudolf Meinhold. Freiberg, 2000. (Wissenschaftliche Mitteilungen / Institut für Geologie; 15)
  • Wolfram Meinhold: Archiv Prof. Dr.habil Rudolf Meinhold, Bad Berka 2007

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]