Ruhr-Altaĵovojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝildo de la Ruhr-Altaĵovojo ĉe Arnsberg

La Ruhr-Altaĵovojo (germane) aŭ Ruhrhöhenweg estas migrovojo proksimume 240 kilometrojn longa, kiun en 1975 la montrigrimpa kaj -migra asocio Sauerländischer Gebirgsverein (SGV) aranĝis ekde la fonto de la rivero Ruhr ĉe Winterberg ĝis ties enbuŝiĝo en la malsupran Rejnon en Duisburg. La vojo je tio malofte pasas tuj apud la rivero, sed sekvas la riveron en la najbaraj mont(et)oj de la Ruhr-Valo.

SGV kategoriigis la vojon kiel ĉefan migrivojon kaj markis ĝin kiel la aliaj ĉefajn migrovojojn per blanka andreokruco X, ĉe vojkruciĝoj kompletigitaj per la litero R.

Paso[redakti | redakti fonton]

Ekde la fonto la vojo pasas trans Olsberg, Meschede, Arnsberg, Menden, Iserlohn, Schwerte, Hohensyburg, Hattingen-Blankenstein, Essen-Steele preter Lago Baldeney trans Essen-Werden, Mülheim-Mintard kaj Duisburga Zoo ĝis la riverbuŝo de Ruhr ĉe Duisburg-Neuenkamp.

Historio[redakti | redakti fonton]

Historie la Ruhr-Altaĵovojo baziĝas sur du samnomaj vojoj de la Regiona Ligo Ruhr, kiuj ekde la 1930-aj jaroj pasis pokaze norde kaj sude de la Ruhr inter Mülheim ĉe Ruhr kaj Hagen resp. Schwerte. Tiuj ĉi vojoj havis kiel vojmarkiloj cirklon kun interna, vertikala streko.

Pro tiu kaŭzo ĉe Hagen-Vorhalle kaj ankaŭ en Wengern ekzistas sude de la Ruhr fortikita kamparvojo kun la nomo „Ruhrhöhenweg“, kvankam la esenca migrovojo troviĝas sur la alia bordo de la Ruhr. Ankaŭ stratonomo en Hattingen baziĝas sur la paso de la historia migrovojo. Oriente de Ratingen-Breitscheid proksime de Mülheim pro la sama kaŭzo plua kamparvojo sude de la Ruhr tenas la nomon „Ruhrhöhenweg“.

En la literaturo kaj sur siatempaj migromapoj la historiaj Ruhr-Altaĵovojoj estas dokumentitaj de la fruaj 1930-aj jaroj ĝis meze de la 1970-aj jaroj, ekde la 1950-aj jaroj sub la protekto de SGV kaj markita per XR.[1] Nur en 1975 SGV kreis la nunan Ruhr-Altaĵovojon ekde la fonto ĝis la riverbuŝo, kiu al si utiligas en la kampo de la Ruhr-Regiono alterne la malnovajn vojstrektojn norde kaj sude de la Ruhr.[2]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Karl Kneebusch, Führer durch das Sauerland, eldonoj 1950 resp. 1962, Führer durch das Hauptwegenetz, SGV, 1952
  2. Heinrich Streich, Ruhrhöhenweg, Strobel-Verlag, 1990, ISBN 3/87793-027-1

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]