Rusaj individuaj nomoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Plena nomo de rusa origino normale konsistas el tri partoj: la persona nomo (antaŭnomo), la patronomo kaj la familinomo. Persona nomo preskaŭ ĉiam estas nur unu, esceptoj estas tre maloftaj. En Rusio por la civitanoj, eĉ se ili ne estas etnaj rusoj, ĉiujn tri nomojn oni nepre indikas en oficialaj dokumentoj. Por alilandano, loĝanta en Rusio, patronomo ne estas deviga, se ĝi origine mankas, kaj se li havas multajn personajn nomojn, do neniu el ili povas anstataŭigi patronomon. Historie, multaj alilandanoj, enloĝiĝintaj en Rusio, ŝanĝis sian nomon en la rusa maniero, restiginte nur unu propran nomon (eble ankaŭ ĝin ŝanĝinte al pli rusa formo) kaj aldoninte patronomon. Ekzemple, la germano Friedrich Joseph Laurentius Haass fariĝis Fjodor Petroviĉ Gaaz.

Uzado[redakti | redakti fonton]

Uzado de ĉiuj tri nomoj eble povas ŝajni tute kaosa. Laŭ esprimo de Mikaelo Bronŝtejn:

La eksterlandaj provlegintoj avertis la aŭtoron, ke la rusa maniero nomi la homojn per tri nomoj (la propra, la patra kaj la familia), uzataj kune kaj aparte, karesforme aŭ plene komplikigos orientiĝon de la legantaro”.[1]

Kelkaj ĉefaj modeloj estas jenaj:[2]

  • Karesan formon de persona nomo oni uzas dum neformala interparolo: en familio, inter infanoj aŭ se interparolantoj estas bonaj amikoj. En Esperanto karesan formon oni povas esprimi per la sufiksoj -nj- kaj -ĉj-, sed ruse el la sama propra nomo oni povas fari diversajn karesajn formojn, kaj el diversaj personaj nomoj — la saman karesan formon. Sed, uzante karesan formon, parolanto ordinare bone scias preferon pri tiu formo de sia kunparolanto. Ekzemple, el Georgij oni povas fari Ĵora, Goŝa, Goga, Gera k.a.
  • Nur patronomon oni uzas dum neformala, sed respekta konversacio (precipe al pli aĝa homo), tamen eble iom ironia. Tio aspektas vilaĝece, kaj por ŝerce emfazi tion oni ofte uzas simpligitan formon de patronomo (ekzemple, Miĥaliĉ anstataŭ Mihajloviĉ).
  • Nur propra nomo oni ofte uzas dum neformala (sed pli formala ol uzante karesan formon) interparolo. Tamen lastatempe tiu formo fariĝas pli formala kaj nun uzata anstataŭ la sekva modelo, precipe en negoco.
  • Propra nomo + patronomo (ne eblas uzi en inversa ordo, en ĉiu modelo la patronomo ĉiam iras tuj post la propra nomo se ili ambaŭ ĉeestas). La modelo emfazas estimon al la kunparolanto aŭ al tiu tria persono, kiun oni tiel nomas.
  • Persona nomo en ajna formo + familinomofamilinomo + persona nomo en ajna formo. Tiun ĉi modelon oni uzas por neŭtrale mencii trian personon. Por nomi unu la alian dum interparolado estis tre malofte uzata (ekzemple, dum alparolo de instruisto al lernanto, precipe kiam ekzistas pli ol unu lernanto kun la sama familinomo).
  • Titolo + familinomo. Estas strikte oficiala modelo. Ekzemple, Господин Иванов (Sinjoro Ivanov).
  • Titolo + propra nomo. Nun estas uzata preskaŭ nur dum alparolo al iu eklezia servanto, do al pastro, monaĥo aŭ monaĥino. Ekzemple, Отец Сергий (Patro Sergij). En tiu ĉi modelo oni povas, parolante al iu persono, uzi vokativon, ofte nur por titolo, sed eble ankaŭ por propra nomo, kvankam en la moderna rusa ĝenerale ne ekzistas vokativo. Ekzemple, Владыко Кирилле anstataŭ Владыкa Кирилл.
  • Nur familinomo. Estas uzata dum alparolo de instruisto al lernanto, de oficiro al soldato en armeo ktp. Krom tio, la modelo estas uzata, kiam oni parolas pri iu famulo.
  • Propra nomo + patronomo + familinomo. La modelo estas uzata kiam oni prezentas sin aŭ alian homon.
  • Familinomo + propra nomo + patronomo. La modelo estas pli oficiala ol la antaŭa. Ĝi estas uzata en oficialaj dokumentoj kaj alfabetaj listoj, ekzemple, en enciklopedioj, interalie en la rusa Vikipedio. Se oni rigardas iun artikolon pri homo en la rusa Vikipedio, do oni povas rimarki, ke la nomo de la artikolo estas farita laŭ tiu ĉi modelo (ĉar estas nomo en listo), sed en la unua linio la nomo de sama homo estas farita laŭ la antaŭa modelo (ĉar estas prezento de la homo).
  • Patronomo + familinomofamilinomo + patronomo. Tiu ĉi modeloj apenaŭ estas uzataj.

En skriba formo oni uzas mallongigojn anstataŭ la antaŭnomo kaj patronomo (ekzemple, А. А. СахаровA. A. Saĥarov). Oni povas indiki kaj mallongigi nur antaŭnomon, sed se devas esti indikitaj kaj la antaŭnomo kaj patronomo, do oni ordinare aŭ mallongigas ilin ambaŭ, aŭ ne mallongigas ilin ambaŭ.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Urbo Goblinsk (2010), Impeto, Moskvo, p.6.
  2. Laŭ la artikolo en la rusa Vikipedio