Ruslingvaj personaj nomoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ruslingvaj personaj nomoj estas havigataj je nasko aŭ elektataj dum jura procezo de nomŝanĝo. Ortodoks-kristanaj nomoj konstituas grandan proporcion de personaj nomoj en Rusio, sed estas multaj esceptoj kiel antaŭ-kristanaj slavaj nomoj, komunismecaj nomoj, kaj nomoj prenitaj el la etnaj minoritatoj en Rusio. En la Rusa lingvo personaj nomoj formas apartan vortogrupon kun kelkaj unikaj trajtoj.

La evoluo de rusaj personaj nomoj datas el antaŭ-kristana epoko, kvankam la listo de komunaj oftaj nomoj draste ŝanĝis post la adopto de kristanismo. En mezepoka Rusio du tipoj de nomoj estis uzataj: kanonaj nomoj donitaj je la bapto (kalendaraj aŭ kristanaj nomoj, kutime modifitaj) kaj ne-kanonaj. La 14-a jarcento estis markita pere de la nuligo de ne-kanonaj nomoj, kio finis en la 18-a jarcento. En la 20-a jarcento post la Oktobra Revolucio la tuta ideo de nomo ŝanĝiĝis. Estis tute nova epoko en la historio de rusaj personaj nomoj, markite per gravaj ŝanĝoj en personaj nomoj.

La nomoj de popularaj sanktuloj estas konataj kiel "kalendaraj nomoj" pro sia apero en la liturgia kalendaro de la Rusa Ortodoksa Eklezio. Ofta kutimo estas nomi la bebon laŭ la sanktulo kiu estas la patrono de la naskotago. Tiaj nomoj estas ekzemple Ivan (Иван, "Johano"), Andrej (Андрей, "Andreo"), Jakov (Яков, "Jakobo"), Juri (Юрий, "Georgo"), Tatjana (Татьяна, "Tatiana"), Maria (Мария, "Maria"), Aŭdotia (Авдотья, "Eŭdoksia"), Elizaveta (Елизавета, "Elizabeta"). La grupo de kalendaraj nomoj inkludas tradiciajn nomojn uzitaj kaj listigitaj en la ortodoksaj menologioj antaŭ la Oktobra Revolucio (kaj en popularaj kalendaroj de la soveta epoko), kiuj estis presitaj ekde la dua duono de la 19-a jarcento. Ĉirkaŭ 95% de la rus-parolanta populacio de Sovetunio en la 1980-aj jaroj havis kalendarajn nomojn.

Antikvaj slavaj nomoj estas Stanislav (Станислав), Rada (Рада), Radomir (Радомир), kaj Dobromila. Malnovrusaj nomoj estas Ĵdan (Ждан), Peresvet (Пересвет), Lada (Лада), kaj Ljubava (Любава). Sovet-epokaj nomoj estas Vilen (Вилен), Avangard Авангард), Ninel (Нинель), kaj Era (Эра). Nomoj prunteprenitaj el aliaj lingvoj estas Alberto (Альберт), Ruslan (Руслан), Ĵanna (Жанна), kiel Johanino, kaj Lejla (Лейла).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]