Ryszard Bonisławski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ryszard Bonisławski
Persona informo
Naskiĝo l 4-a de junio 1947
en Łódź / Lodzo
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater University of Łódź vd
Partio Civitana Platformo
Profesio
Okupo lingvisto • regional writer • loka politikisto • publikigisto vd
Laborkampo gvidlibro vd
Dum 8-a de novembro 2011
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ryszard Bonisławski kiel la lodza ĉiĉerono, dum la ekskurso tra Lodzo en junio 2007
Ryszard Bonisławski parolanta dum la 17-a kunsido de Pola Senato de la 8-a oficperiodo.
Benketo de Julian Tuwim en Lodzo / Łódź

Ryszard Wiesław BONISłAWSKI [RIŝard VJEsŭav BonisŭAVski] (naskiĝis la 4-an de junio 1947 en Łódź / Lodzo) estas pola filologo, de la jaro 1992 la direktoro de Vojevodia Centro de Turisma Informo en Lodzo (nun: Centro de la Turisma Informo en Lodzo ĉe la Lodza Urba Oficejo), de 1999 prezidanto de la Amik-Societo de Lodzo, li estas ankaŭ la ĉiĉerono en Lodzo kaj en la lodza regiono. Senatano de Pola Senato de la 8-a oficperiodo kaj simpatianto de Esperanto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

De multaj jaroj li okupiĝas pri promociado kaj priskribo de la historio kaj fabrika tradicio de la urbo Lodzo. De la jaro 1994 li gvidas la Film-eniklopedion de Lodzo en Pola Televido de Lodzo (TVP Łódź). Li estas aŭtoro kaj kunaŭtoro de dekkelkaj libroj kaj gvidlibroj kaj redaktoro de la signita sub lia nomo la rubriko pri historiaj vidindaĵoj de Lodzo kaj ĉirkaŭaĵo en la monata magazino "Kalejdoskop" ("Kalejdoskopo") eldonata de Lodza Kultur-domo.

En la jaroj 19992004 li estis ano de pola partio Unio de Libereco. De la jaro 1998 ĝis 2002 li estis konsilanto en la Vojevodia Sejmeto (la loka parlamento) de la supre menciita partio. Dum la polaj parlamentaj balotoj en la jaro 2001 sensukcese strebis akiri mandaton de senatano malgraŭ apogo de la partio Unio de Libereco - akiris la 4a-n lokon kun 69,4 miloj da balotvoĉoj. En la jaro 2010 li estinte kandidato de la partio Civitana Platformo al la Lodza Sejmeto sukcese fariĝis la ano de la loka parlamento[1]. Dum la polaj parlamentaj balotoj en la jaro 2011 li estis elektita senatano de Pola Senato de la 8-a oficperiodo estinte la kandidato de Civitana Platformo. [2].

En la jaro 2005 li ricevis dekrete de Prezidento de Pollando Aleksander Kwaśniewski la ŝtatan ordenon - la Kavaliran Krucon de la Ordeno de Renaskiĝo de Pollando.

Ryszard Bonisławski kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

La 28-an de junio 2013 dum la 33-a Pola Esperanto-Kongreso la senatano prelegis pri Julian Tuwim kiu estis la lodza poeto kaj la pioniro de la lingvo Esperanto en la lodza medio, ni aldonu ke Tuwim debutis unue kiel Esperanto-poeto kaj post kelkaj jaroj debutis kiel pola poeto (vidu la suban foton de la benketo kun bronza statuo de esperantisto Julian Tuwim en Lodzo). La 22-an de julio 2013 la senatano akceptis en sia senatana oficejo en Lodzo la esperantistinon Daniela Gizela Matray kiu estas la proparolanto de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-PL) kaj li promesis aliĝi al pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE).

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://wybory2010.pkw.gov.pl/geo/pl/100000/100000.html#tabs-6 Serwis PKW – Wybory 2010, 13 października 2011
  2. http://wybory2011.pkw.gov.pl/wsw/pl/snt-24.html Serwis PKW – Wybory 2011, 13 października 2011