Sámuel Batizfalvy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sámuel Batizfalvy
Persona informo
Naskiĝo 26-an de aŭgusto 1826 (1826-08-26)
en Rimavská Sobota
Morto 6-an de novembro 1904 (1904-11-06) (78-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kuracisto
vdr

Sámuel Batizfalvy [ŝAmuel batizfalvi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Batizfalvy Sámuel estis hungara kuracisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1868).

Sámuel Batizfalvy [1] naskiĝis la 26-an de aŭgusto 1826 en Hungara reĝlando, en Rimaszombat (nuntempa Rimavská Sobota en Slovakio). Li mortis la 6-an de novembro 1904 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sámuel Batizfalvy frekventis universitaton en Lőcse (nuntempa Levoča). Li batale partoprenis en la hungara liberecbatalo. Li komencis sian kuracistan karieron en 1849. En 1854 li laboris en Pest (urbo) enhospitalo, poste en la universitato. En 1856 li studvojaĝis en Germanio, Francio, Anglio, Belgio kaj Nederlando. Post 3 jaroj li fondis privatan hospitalon.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

Liaj artikoloj aperis en Vasárnapi Újság kaj en diversaj kuracistaj periodaĵoj

  • Házi gyógytestgyakorlat (Hejma kuraca gimnastiko) 1857
  • A városligeti ártézikút orvosi méltatása (Indaj kuracistaj opinioj pri la profundputo en Városliget) 1879

Fontoj[redakti | redakti fonton]