Saltu al enhavo

Sándor Balázs (bibliotekisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Balázs (bibliotekisto)
Persona informo
Naskiĝo 25-an de aprilo 1923 (1923-04-25)
en Budapeŝto
Morto 20-an de novembro 2012 (2012-11-20) (89-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo bibliotekisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Sándor Balázs [ŝAndor balAĵ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Balázs Sándor, estis hungara bibliotekisto.

Sándor Balázs[1] naskiĝis la  25-an de aprilo 1923(nun 1923-04-25) en Budapeŝto, li mortis la 20-an de novembro 2012 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Sándor Balázs akiris juran diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1946, post 2 jaroj licencon en instituto pri eksterlandaj aferoj, fine plian diplomon en la universitato en 1956. Post la licenco li laboris 4 jarojn en la parlamenta biblioteko, poste en la tutlanda teknika biblioteko ĝis 1987. Interrompe inter 1969–1975 li havis postenon en internacia dokumentada asocio en Hago, krome inter 1976–1977 li estis konsilisto en Kairo. Li okupiĝis pri evoluado de teknikaj bibliotekoj, tiutempe li enkondukis la trukartojn. Li ricevis premiojn en 1966 kaj 1985.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • Milyen segítséget kaphat a szakkönyvtáros a nagykönyvtáraktól? (kunaŭtoro, 1955)
  • Élelmiszeripari szakkönyvtárak létesítése és fejlesztése. (1958)
  • Műszaki könyvtárosi alapismeretek. (1965; 3-a tralaborita eldono: 1970)
  • Kézi lyukkártyák a szakirodalmi tájékoztatásban. (kunaŭtoro, 1968)
  • Arab iparfejlesztési gyorstájékoztatás magyar fénylyukkártyák segítségével. (1977)
  • Analízis, szintézis és az információs munka felső határa. (1985)
  • Az információk használata, hasznosítása és haszna. (1993)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.