Sándor Csikesz
Sándor Csikesz | |
---|---|
Sándor Csikesz | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de januaro 1886 en Drávafok |
Morto | 18-an de februaro 1940 (54-jaraĝa) en Debrecen |
Tombo | Debreceni köztemető |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | instruisto |
Sándor Csikesz [ŝAndor ĉikes], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csikesz Sándor estis hungara kalvinana pastro, altlerneja instruisto.
Sándor Csikesz[1] naskiĝis la 8-an de januaro 1886 en Drávafok, li mortis la 18-an de februaro 1940 en Debrecen.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Sándor Csikesz frekventis mezlernejojn en Siklós kaj Kecskemét, poste li studis juron en Kecskemét, teologion en Reĝa Universitato de Budapeŝto, fine en la lernojaro de 1908 li estis en universitato de Berlino. Hejmenveninta li estis pastro en Cegléd, inter 1911 kaj 1924 en Csányoszró. Dum la 1-a mondmilito li verkis kalvinanajn legaĵojn por la soldatoj kaj li estis ankaŭ armea pastro. En 1922 li instruis ankaŭ en kolegio de Debrecen, ekde la sekva jaro li instruis teologion en Universitato István Tisza. Li neniam edziĝis.
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- Hadikórházban (1915)
- A szektákról (1925)
- A magyar ref. gyakorlati theologia (1934)
- A debreceni kollégium évszázados külföldi kapcsolatainak vázlata (1939)
- Csikesz Sándor értekezései (1943)
Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2020-10-26 per la retarkivo Wayback Machine