Sándor Gombos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Gombos
Persona informo
Naskiĝo la  4-an de decembro 1895(nun 1895-12-04)
en Hungario Zombor (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 27-an de januaro 1968
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo skermanto • kuracistosportisto
vdr

Sándor Gombos [ŝAndor gomboŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gombos Sándor estis hungara skermisto (sabristo), olimpiano, olimpika ĉampiono, kuracisto (ginekologo, dentkuracisto). Lia origina familia nomo estis Berger ĝis 1904.

Sándor Gombos[1] naskiĝis la 4-an de decembro 1895 en Zombor (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Sombor en Serbio, li mortis la 27-an de januaro 1968 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Gombos devenis el juda familio. Li maturiĝis en la loka gimnazio en 1914, sed li jam skermis ekde 1909. Li batalis dum la 1-a mondmilito, poste li akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto. En la sekvaj jaroj li estis hungara ĉampiono kvarfoje (1924-1930). Li estis olimpiano en Somera Olimpiko 1928 kun ora medalo teame. Resume li estis 31-foje membro de la hungara nacia teamo. En 1932 li suferis aŭtoakcidenton kaj lia skerma kariero finiĝis, tial li estis kuracisto. Tamen depost 1945 li partoprenis en refondado de la hungara skerma vivo. Li edziĝis dufoje. Li ricevis premiojn en 1928 kaj 1947.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]