Saltu al enhavo

Sándor Kárpáti (instruisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Sándor Kárpáti (instruisto)
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1872 (1872-01-01)
en Kőszeg
Morto 26-an de februaro 1939 (1939-02-26) (67-jaraĝa)
en Sopron
Lingvoj germanahungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo orgenisto
komponisto
muzikinstruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Sándor Kárpáti [ŝAndor], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kárpáti Sándor estis hungara instruisto. Lia origina familia nomo estis Flamisch [flamiŝ] ĝis 1892, liaj pseŭdonimoj estis Csalánkövy Attila, Nobody, Omega [ĉalAnkovi, nobodi].

Alexander Flamisch[1] naskiĝis la  1-an de januaro 1872(nun 1872-01-01) en Kőszeg, li mortis la 26-an de februaro 1939 en Sopron.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Alexander Flamisch apartenis al la germana minoritato de la lando. Li lernis laŭvice en sia naskiĝurbo, Sopron kaj Budapeŝto, fine li akiris pedagogian licencon. Li komence instruis en lernejoj, dum li ĉiam estis aktiva ankaŭ en la muzika vivo (komponisto, pianisto, violonisto, aldviolonisto, orgenisto). En 1895 li akiris muzikinstruistan diplomon. Ekde 1905 li instruis orgenmuzikon en Sopron, post 3 jaroj li edziĝis, poste 3 filoj naskiĝis. Li ankaŭ kontribuis en muzikaj gazetoj. En 1924 li pensiuliĝis, tamen li studis komponadon en Muzikakademio Ferenc Liszt. Kárpáti jam publikigis komponaĵojn ekde 1900. Plej ofte li kreis menditajn komponaĵojn, ili restis nepresitaj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]