Sándor Képíró

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Sándor Képíró
Sándor Képíró
Sándor Képíró
Persona informo
Naskiĝo 18-an de februaro 1914 (1914-02-18)
en Sarkad
Morto 3-an de septembro 2011 (2011-09-03) (97-jara)
en Budapeŝto
Tombo Sarkad
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo policistojuristo
Information icon.svg
vdr

Sándor Képíró [ŝAndor kEpIrO], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo kaj kun plena nomo Képíró Sándor Tibor estis hungara oficiro, policano, pli precize ĝendarmo, dum la 2-a mondmilito akuzita je militkrimoj. Iuj nomumis lin "la lasta nazio".

Sándor Képíró[1] naskiĝis la 18-an de februaro 1914 en Sarkad, li mortis la 3-an de septembro 2011 en Budapeŝto.

Sándor Képíró en Budapeŝto
Sándor Képíró en la juĝejo

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Képíró frekventis bazlernejon en sia naskiĝurbo, gimnaziojn en Mezőtúr kaj Békéscsaba, poste en la jaroj 1932 kaj 1933 li estis soldato. Li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Ferenc József en 1937, poste li frekventis kursojn en la komerca akademio, pli poste en militakademio. En 1940 li iĝis ĝandarma leŭtenanto en Szolnok, en la sekvanta jaro li instruis ĝendarmojn en Makó. En 1942 li partoprenis en fifama razio (konata Malvarmaj tagoj) en tiam hungara urbo Újvidék. Poste li estis akuzita, fine kondamnita ja 10 jaroj, sed li ne estis en prizono ĉar intertempe en 1944 nazia erao komenciĝis kaj la nazioj nuligis la verdikton. En 1944 li partoprenis en defendo de Miskolc, poste lia taĉmento retiriĝis al nazia Germanio. Li faris agrikulturajn laborojn, fine en 1948 li rifuĝis al Argentino. En tiu periodo li denove estis kondamnita je 14 jaroj en Hungario sen lia ĉeesto. En Bonaero li estis teksisto komence en uzino, poste hejme. Li edziĝis en 1950, lia edzino naskis dufoje. Depost la socialismo en 1996 li revenis al Budapeŝto. En 2011 li denove estis akuzita pro la razio, sed la juĝejo konstatis, ke li ne kulpis. Kiam la afero estis sendita al la ĉefjuĝejo, Képíró mortis, do ne okazis plia proceduro. Li ricevis postmortan premion pro konduto dum la Hungara revolucio de 1956.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]