Sándor Nagy (verkisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Nagy
Persona informo
Naskonomo Nagy Sándor
Naskiĝo 10-an de junio 1922 (1922-06-10)
en Nagybaracska
Morto 4-an de aprilo 1990 (1990-04-04) (67-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco HungarioSovetunio
Okupo
Okupo ĵurnalistoverkisto
vdr

Sándor Nagy [ŝAndor nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nagy Sándor estis hungara verkisto, ĵurnalisto, laboristo.

Sándor Nagy [1] naskiĝis la 10-an de junio 1922 en Nagybaracska, li mortis la 4-an de aprilo 1990 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Nagy frekventis bazlernejon, poste li havis diversajn laborlokojn. En 1942 li aliĝis al la subteraj komunistoj, poste li soldatiĝis. Li estis militkaptito, sed profitanta la komunistajn kontaktojn en 1945 li batalis jam en la kontraŭnazia hungara armeeto. Dum la pacaj tempoj li estis politikisto kaj li plulernis, sed pro malsano la lernado finiĝis. Ekde 1947 liaj kontribuoj (ĉefe noveloj) konstante estis legeblaj. Inter 1949 kaj 1959 li estis ĵurnalisto en Szeged kaj Budapeŝto, poste edukisto en kolegio. En la fruaj 1960-aj jaroj li kritikis la ŝtatan politikon pro rilatoj al Albanio kaj Ĉinio, tial li estis kondamnita 3 jarojn (1964-1967). Post la prizono li estis simpla laboristo kaj li ne plu verkadis. En 1971 li iĝis handikapa emerito. Li ricevis premion Kossuth en 1949 kaj tiutempe aliaj du premiojn.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Az Úr jó vitéze (1948, romano)
  • A kis király hídja (1949, novelo kun premio Kossuth)
  • Megbékélés (1952, novelo, premiita)
  • A nép reménysége (1953, elektitaj kontribuoj)
  • A szabadulás napja (1960, kolektitaj kontribuoj)

Fontoj[redakti | redakti fonton]