Sándor Pintér

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Sándor Pintér
Sándor Pintér-064.jpg
Persona informo
Naskiĝo 3-an de julio 1948 (1948-07-03) (71-jara)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd • Police College
Profesio
Profesio politikistoadvokato
v  d  r
Information icon.svg

Sándor Pintér [ŝAndor pintEr], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Pintér Sándor estas hungara politikisto, ministro, policisto, juristo, oficiro.

Sándor Pintér

Sándor Pintér [1] naskiĝis la 3-an de julio 1948 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Pintér komence estis ŝoforo, poste en 1972 li iĝis policano. Li akiris diplomon en 1978 en altlernejo pri polico, sed li akiris ankaŭ juran diplomon en 1986 en Scienca Universitato pri Eötvös Loránd. Paŝo post paŝo li havis pli signifajn postenojn, krome li aliĝis al la komunistoj, fine li estis tutlanda policestro en 1991 dum 5 jaroj. Li pensiuliĝis en 1996, poste li establis sekurecan firmaon. Li estis ministro pri enlandaj aferoj inter 1998 kaj 2002 en Unua Kabineto Orbán, same inter 2010 kaj 2014 en Dua Kabineto Orbán, fine daŭre en Tria Kabineto Orbán. Li ricevis ŝtatan premion en 1994.

Fontoj[redakti | redakti fonton]