Sándor Szandai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Szandai
Persona informo
Naskonomo Szabó Sándor
Naskiĝo 7-an de marto 1903 (1903-03-07)
en Szandaszőlős
Morto 1-an de oktobro 1978 (1978-10-01) (75-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo skulptistoĵurnalisto • novelisto
vdr

Sándor Szandai [ŝAndor sandai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szandai Sándor estis hungara skulptisto, ĵurnalisto, novelisto. Lia familia nomvarianto estis Szabó.

Sándor Szandai [1] naskiĝis la 7-an de marto 1903 en Szolnok en urboparto Szandaszőlős, li mortis la 1-an de oktobro 1978 en Budapeŝto.

Busto pri Petőfi en Dunavecse fare de Sándor Szandai en 1948
Mihály Csokonai Vitéz fare de Sándor Szandai en Szeged

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pri lernojaroj de Sándor Szandai mankas informoj. Inter 1927 kaj 1933 li vivtenis sin el literaturo, liaj noveloj, kontribuaĵoj aperis eĉ en Nyugat kaj Népszava. En 1931 li fondis revuon en Szolnok kaj li redaktis ĝin 2 jarojn. Li translokiĝis al Budapeŝto en 1933 kaj li aliĝis al rondo de Lajos Kassák. Pro inspiro de Kassák li okupiĝis pri skulptado, en 1934 li jam ekspoziciis. En 1958 en ekspozicio en Parizo li konatiĝis kun Victor Vasarely, Miklós Schöffer kaj Étienne Hajdu, poste li kreis jam abstraktajn skulptaĵojn. Li ricevis premiojn en 1973 kaj 1974.

Elektitaj solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Budapeŝto (1936, 1941, 1944, 1948, 1974)
  • Parizo (1958, 1959, 1971)
  • Szolnok (1968, 1980, 1983)

Elektitaj kolektivaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj reliefoj en Zugló[redakti | redakti fonton]

Elektitaj literaturaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Otthagytam a falut I. Az apám (1934)
  • Otthagytam a falut II. Az anyám (1934)
  • Varjú a karón (2001)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]