Sándor Teleki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Teleki
Persona informo
Naskiĝo 27-an de januaro 1821 (1821-01-27)
en Kluĵo
Morto 18-an de majo 1892 (1892-05-18) (71-jaraĝa)
en Baia Mare
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio senpartia vd
Familio
Patro János, Graf Teleki de Szék vd
Patrino Erzsebet, Gräfin Mikes de Zabola vd
Edz(in)o Jane Frances Bickersteth vd
Infanoj János Teleki vd
Profesio
Okupo soldatopolitikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

TELEKI Sándor, grafo, estis patrujdefenda kolonelo, memuaristo naskita en Koloĵvaro la 27-an de januaro 1821 kaj mortinta en Nagybánya la 18-an de aprilo 1892.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La guvernisto de Sándor Teleki en 1835 estis Mihály Táncsics. Post sia advokata ekzameno li studvojaĝis en Germanujo kaj en 1841 iris al Hispanujo, kie miksiĝis en karlistajn luktojn. Li revenis Germanujon kaj kun Franz Liszt travojaĝis Italujon. Li estis adepto, eĉ amiko de Sándor Petőfi, kiu kun sia edzino pasigis la mielmonaton en Koltó, en lia kastelo. En 1848 li estis ĉefkapitano de Kővár, soldato en la bataloj en la suda regiono. Lajos Kossuth sendis lin Transilvanujon, kie apud Bem kiel majoro, poste kolonelo partoprenis plurajn batalojn. Post la falo de la liberecbatalo el fortikaĵmalliberejo de Arad li fuĝis al Beogrado, poste Konstantinopolo. La reĝimo absolutisma in effigie (simbolice) pendumis lin. Pro liaj respublikaj sentimentoj Napoleono la 3-a el Parizo ekzilis lin al insuloj Jersey, poste Guernsey, kie li vivis en societo de Victor Hugo. En 1859 li distingis sin apud Giuseppe Garibaldi en Sicilio kaj Napolo. Post 1867 li revenis Hungarujon kaj vivis en sia bieno rericevita kaj publikigis memuaraĵojn.

Li estis fondantano de Hungara Historia Societo, membro de Societo Petőfi kaj membro de Societo Kisfaludy.

Ĉefaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Természet után (elb., Bp., 1884);
  • Teleki Sándor Emlékezései (Sajtó alá rendezte Görög Lívia, életrajzi bevezetéssel, Bp., 1958).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Nemes Lipót: Gr. T. S. a népoktatási reformok, a szociálpedagógia, a népművelés úttörő harcosa (Bp., 1934);
  • Lukácsy Sándor: Két emlékíró (Irod. tört. Közl. 1962).
  • Gyalui Farkas: Gr. T. S. kalandos élete (ifjúsági r., Bp., 1939);
  • Baumgarten Sándor: A szabadság kóbor lovagja (r., Bp., 1948).

Fonto[redakti | redakti fonton]