Sándor Tolnay
Sándor Tolnay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de septembro 1747 en Nagycsömöte |
Morto | 25-an de aprilo 1818 (70-jaraĝa) en Peŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd - medicino (–1784) University of Veterinary Medicine Vienna (en) (–1786) |
Okupo | |
Okupo | akademiulo bestokuracisto |
Sándor Tolnay [ŝAndor tolnai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tolnay Sándor estis hungara bestkuracisto, profesoro, fondinto de la hungara bestkuracista instruado.
Sándor Tolnay [1] naskiĝis la 8-an de septembro 1747 en Nagycsömöte. Li mortis la 25-an de aprilo 1818 en Pest (urbo).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Sándor Tolnay komence lernis en Kőszeg kaj Trencsén, poste inter 1769 kaj 1775 li studvojaĝis al Parizo kaj Londono, kie li lernis bredadon kaj kuracadon de la ĉevaloj. Hejmenveninta ĝuste tiam oni komencis fondi katedron pri bestkuracado en Universitato de Pest, tiam li ricevis stipendion por studi la samon en Vieno. Li akiris 2 diplomojn, poste en 1787 li komencis instrui bestkuracadon (sen lernoĉambro) en Universitato de Pest. Inter 1788 kaj 1794 li instruis en diversaj ĉambroj de la urbo, en 1800 li establis forĝistejon kie oni instruis ferumojn de la ĉevaloj, krome venis permeso instrui parte hungare. Post sia morto la bestkuraca katedro ne formortis.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- A marha-veszélről való könyv, mellyet a paraszt embereknek kedvekért német nyelven... (1784, 1786, 1816) - tradukaĵo
- Von der Nothwendigkeit und dem Nutzen der Thierarznei besonders für Ungarn. Eine akademische Rede bei Antritt seines Lehramtesgehalten. (1787)
- Barmokat orvosló-könyv, melyet a közjónak hasznára kibocsátott ... (1795)
- Artis veterinariae compendium pathologicum de cognoscendis, de curandis animalium epidemico contagiosis, et praecipuis sporadicis morbis. Cum adnexis formulis et tabellis... (1799) - la unua studenta lernolibro pri bestkuracado; slovake en 1808, germane en 1809
- A lovak külső szép vagy rút termetek és hibái megismeréséről és azoknak belső és külső betegségeik orvoslásáról (1804, 1816)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- busto kaj memortabulo en Budapeŝto