Sándor Veress (komponisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Veress
Persona informo
Naskiĝo 1-an de februaro 1907 (1907-02-01)
en Kluĵo
Morto 4-an de marto 1992 (1992-03-04) (85-jaraĝa)
en Berno
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Familio
Patro Endre Veress
Patrino Mária Méhely
Parencoj Ferenc Veress
Okupo
Okupo komponisto • muzikinstruisto • universitata instruisto • etnomuzikologo
vdr

VERESS Sándor [vereŝ ŝAndor] estis hungara komponisto kaj popolmuzikesploristo naskita la 1-an de februaro 1907 en Kolozsvár, Hungario kaj mortinta la 4-an de marto 1992 en Berno, Svislando.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li translokiĝis kun siaj gepatroj Budapeŝton en 1917. Li pristudis muzikkomponadon sub la direktado de Zoltán Kodály kaj Emánuel Hegyi. Lia pianprofesoro inter 1923 kaj 1932 estis Béla Bartók. En julio de 1930 li kolektis popolmuzikon en Moldavio, en la vilaĝo Cleja. Kiel komponisto li prezentis sin en Budapeŝto en 1933; en Prago, Parizo, Londono, Venecio ktp en 1935. Inter 1934 kaj 1940 li instruis muzikkomponadon en la Muzikaltlernejo de Budapeŝto, kie estis liaj disĉiploj interalie György Ligeti kaj György Kurtág. De 1950 li vivis en Berno kaj priprofesoris komponadon, muzikteorion kaj inter 1968 kaj 1977 universalan muziksciencon kaj popolmuzikon. En 1949 li ricevis Kossuth-premion.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]