Sándor Weöres

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sándor WEÖRES, (pron. voeroeŝ) hungare Weöres Sándor, Esperante Aleksandro Weöres estis elstara hungara poeto kaj tradukisto. Liaj poemoj estas tradukitaj en Esperanton ĝis nun de Kolomano Kalocsay, Adalberto Huleŝ, Rados Péter András, Imre Szabó, Vilmos Benczik, Márton Fejes.

Skultaĵo pri Sándor Weöres
Memortabulo pri la geedza paro

Sándor Weöres naskiĝis la 22-an de junio 1913 en Szombathely. Li mortis la 22-an de januaro 1989 en Budapeŝto.

Biografio

Li frekventis bazlernejojn en Pápa kaj Csönge, la gimnaziojn en Szombathely, Győr, fine en Sopron. La unua novelo kaj poste poemoj aperis en 1928, post 3 jaroj poemoj aperis jam en Nyugat. Tiutempe li frekventis universitaton en Pécs. En 1935 li ricevis premion, tial li havis eblecon vojaĝi al eksterlando. En 1946 li edziĝis, lia edzino estis Amy Károlyi. En 1970 li ricevis premion Kossuth kaj pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.

Verkoj (selekto)

Poemlibroj

  • Hideg van (Estas malvarmo), 1934
  • A szerelem ábécéje (Alfabeto de la amo), 1946
  • A hallgatás tornya (Turo de la silento), selekto el poemoj em 30 jaroj, 1956
  • Hold és sárkány (Luno kaj drako), 2 dramoj, 1967
  • 111 vers (111 poemoj), 1974
  • Válogatott versek (Elektitaj poemoj), 1976
  • Weöres Sándor legszebb versei (La plej belaj poemoj de Weöres), 1985
  • Weöres Sándor válogatott versei I-III. (Elektitaj poemoj), 1996

Tradukaĵoj

En Esperanto aperis

Memorigiloj

Fontoj

  • Hungara Vikipedio