Sári Megyery

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Sári MEGYERY [ŝAri medjeri], hungare Megyery Sári estis hungara aktorino, verkisto, poeto kaj ĵurnalisto. Precipe en filmoj ŝi uzis pseŭdonimon Sacy von Blondel.

Sári Megyery naskiĝis la 28-an de julio 1897 en Balassagyarmat - mortis la 5-an de februaro 1983 en Parizo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sári Megyery frekventis aktoran lernejon de Kálmán Rózsahegyi en Budapeŝto. Ŝi komencis sian aktoran karieron en 1916 en filmo. Post la sukcesa debuto ŝi ricevis filmajn rolojn en Berlino. En 1932 ŝi forlasis la filmojn, sed ĝis tiam ŝi prezentis 49 ĉefrolojn. Poste ŝi komencis verkadi en Budapeŝto. En 1938 ŝi vojaĝis al Parizo, kie ŝi edziniĝis en la sekva jaro. En 1955 ŝi ricevis diplomon pri instruisto en Cambridge.

Ŝiaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • diversaj hungaraj mutaj filmoj
  • diversaj germanaj mutaj filmoj, ekzemple Der Freund des Fürsten, 1916; 19; Die große Unbekannte, 1923

Ŝiaj verkoj (selekto)[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]