Sünnet festo
La cirkumcido de islamaj knaboj en Turkio baziĝas sur religio kaj kulturaj tradicioj; plejparte turkoj kaj jorukaj familioj en Turkio kaj eksterlande faras grandajn festojn (Sünnet-festo) por ties filoj, kun muziko kaj danco kaj la cirkumcidata knabo ricevas donacojn, dum pli religia familio faras ceremonion kun imamo. La aĝo de la cirkumcidataj knaboj varias de familio al familio, sed ĝenerale ĝi estas farita kiam la knaboj estas 5-7 jarojn aĝaj. La operacio estas farata de speciala kuracisto, nomata sünnetçi (cirkumcidisto)[1][2][3]. La tradicio inkludis ankaŭ kirve (baptopatro), homo kiu tenas la knabon ĉe la cirkumcida rito, precipe inter alevismaj kredantoj.
Sünnet-festo estas farata ankaŭ de Albanoj, Bosnoj, Torbešoj, Ĥoraĥanaj romaoj, Pomakoj, Goranoj, Aŝkalioj kaj balkanaj egiptoj; ĉi tiu tradicio estis prenita de Balkanio, kiam granda parto de ĝi apartenis al la Otomana Imperio[4][5][6].